Francisco de Zurbarán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Francisco de ZURBARÁN (naskiĝis en Fuente de Cantos la 7-an de novembro 1598, mortis en Madrido la 27-an de aŭgusto 1664) estis pentristo de la Hispana ora epoko.

Samtempulo kaj amiko de Velázquez, Zurbarán elstaris en la fako de religia pentrarto, por kiu lia persona artmaniero montras grandan forton rigardan kaj aparte profundan mistikismon. Li estis artisto reprezenta de la movado de la Kontraŭreformacio. Influita dekomence de Caravaggio, lia stilo evoluis al alproksimiĝo al la pentristoj manieristaj italoj. Liaj verkoj malproksimiĝas iomete el la realismo de Velázquez kaj liaj komponaĵoj karakteras pro muldita klarobskuro kun pli akraj nuancoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frua genio[redakti | redakti fonton]

Krucumita Kristo, 1627 (290 x 168 cm), Art Institute, Ĉikago

Francisco de Zurbarán naskiĝis la 7an de novembro de 1598 en Fuente de Cantos (Badajoz, Hispanio). Liaj gepatroj estis Luis de Zurbarán, riĉa komercisto (la vilaĝo estis kaj estas mezvoje el Ekstremaduro al Sevilo), kaj Isabel Márquez, kiuj estis geedziĝintaj en la najbara vilaĝo Monesterio la 10an de januaro de 1588. Aliaj du gravaj hispanaj pentristoj de la sama ora epoko naskus iomete poste: nome Velázquez (1599-1660) kaj Alonso Cano (1601-1667).

Probable li iniciatis al la pentrarto en la lernejo de Juan de Roelas, naskiĝolke, antaŭ eniri, en 1614, en la ateliero de la pentristo Pedro Díaz de Villanueva (1564-1654), en Sevilo, kie Alonso Cano konis lin en 1616. Probable li rilatis ankaŭ al Francisco Pacheco kaj ties disĉiploj, kaj same montras ian influon devenan el Sánchez Cotán kiel observeblas en la Muta naturo kiun pentris Zurbarán ĉirkaŭ 1633.

Lia lernado finis en 1617, kiam Zurbarán edziĝis al María Páez. La ununura pentraĵo kiun nuntempe oni konas el tiu epoko de la komenco de lia kariero estas pri Senmakulino de 1616.

En 1617 li setliĝis en Llerena, Ekstremaduro, kie naskiĝis liaj tri gefiloj: nome María, Juan (Llerena 1620 - Sevilo 1649), (kiu estis pentristo, kiel sia patro, kaj kiu mortis dum epidemio de pesto okazinta en Sevilo en 1649), kaj Isabel Paula.

Post la morto de sia edzino, li reedziĝis en 1625 tiam kun Beatriz de Morales, vidvino kaj riĉa, kvankam dek jarojn pli aĝa ol li, kiel lia unua edzino. En 1622 li estis jam rekonita pentristo, pro kio li estis dungita por pentri retablon por preĝejo de sia naskoloko.

En 1626 kaj antaŭ notario, li subskribis novan kontrakton kun la komunumo de predikistoj de la Dominikanoj de San Pablo el Real, en Sevilo; li devis pentri 21 pentraĵojn en ok monatoj. Estis tiam kiam li en 1627 pentris la verkon Krucumita Kristo, kiu ege sukcesis tiom inter la samtempuloj ke la Municipo de Sevilo proponis al li oficiale en 1629, fiksadon de lia loĝado en tiu sevila urbo. En tiu pentraĵo la impreso reliefa estas surpriziga; Kristo estas najlita sur toska ligneca kruco. La blanka tolaĵo, lumiga, kiu striktas sur lia talio, per lerta toligo — jam de stilo de baroko—, kontrastas draste kun la flekseblaj muskoloj kaj bone kosntruitaj de lia korpo. Lia vizaĝo klinas super la dekstra ŝultro. La neeltenebla sufero antaŭanoncas la reviviĝo, lasta pensero al vivo promesita spite ke la korpo estis torturita ĝis preskaŭ mortiĝo.

Same kiel ĉe la Krucumita Kristo de Velázquez (pentrita ĉirkaŭ 1630, pli rigida kaj simetria), la piedoj de Kristo estas najlitaj separate. Tiuepoke tiaj verkoj, foje monumentecaj, klopodis filoge plezuriĝi per rigardo de krucumado; el tio la nombro de najloj. Aliflanke kaj post la dekretoj de la Koncilio de Trento, la spirito de la Kontraŭreformacio kontraŭstaris la grandajn scenigojn, orientante la artistojn al komponaĵoj kie aperu unike Kristo. Multaj tiamaj teologoj asertis, ke la korpoj kaj de Jesuo kaj de la dipatrino devis esti perfektaj. Zurbarán bone lernis tion kaj iĝis 29jaraĝa nedisputebla majstro.

La sevila majstro[redakti | redakti fonton]

San Serapio, 1628 (120 x 103 cm) Wadsworth Athenaeum (Konetikuto)

Konsiderita pentristo de imagaro (artisto specializita al figuroj kaj statuoj) Zurbarán subskribis novan kontrakton en 1628 kun la monaĥaro de Nia Senjorino Merced Calzada, kaj instaliĝis, kun sia familio kaj siaj atelieranoj, en Sevilo. Pentris tiam la pentraĵon San Serapio, unu el la martiroj de la Ordeno de la Favorulojmercedarios, mortinta en 1240 post torturado, probable fare de anglaj piratoj.

La monaĥoj mercedarios (apartenantaj al la Ordeno de la Favoruloj), krom la tradiciaj votoj de ĉasto, malriĉo kaj obeo, proklamis voton de «elaĉeto aŭ sango» pro kio ili engaĝiĝis donaci sian vivon ŝanĝe al elaĉeto de kaptivuloj riskantaj perdi sian fidon.

Zurbarán volis reprezenti teruron sen montri eĉ ne unu sangoguton. La preskaŭ malferma buŝo ne elsendas dolorkrion, montras la preskaŭ nuligon; jam malfruas por pluvivi.

La granda blanka mantelo, preskaŭ trompentro, okupas plej parton de la pentraĵo. Sen enkalkuli la vizaĝon, la rilato inter la totala areo kaj tiu de tiom granda blanka spaco estas, precize, la ora proporcio.

Okazis ĵaluzo kiam Zurbarán iĝis pentromajstro de Sevilo fare de famaj pentristoj kiaj ekzmeple Alonso Cano, ĉar Zurbarán malakceptis pasi la ekzamenojn por akiri la rajton uzi tiun titolon, konsiderinte ke lia verko estis tiom grava kiom la rekono de aliaj grandaj artistoj. Eĉ senekzamene Zurbarán ricevis mendojn de familioj nobelaj kaj de grandaj konventoj protektitaj ofte de mecenoj, kiaj ekzemple de jezuitoj.

Nacia glorio[redakti | redakti fonton]

Montro de la korpo de Sankta Bonaventuro, 1629 (250 x 225 cm), Muzeo Luvro, Parizo

En 1634 li faris vojaĝon al Madrido, kio gravis por sia futura evoluo pentrarta. Fakte li renkontiĝis kun sia amiko Diego Velázquez, kun kiu li analizis kaj meditis pri siaj verkoj. Li povis kontempli la verkojn de la italaj pentristoj kiuj laboris en la kortego de Hispanio, kiaj tiuj de Angelo Nardi kaj Guido Reni. Zurbarán malakceptis ekde tiam la uzadon de la tenebrismo de siaj komencoj, kaj la influoj de Caravaggio (el kiuj videblas ekzemplo en la pentraĵo La Montro de la korpo de Sankta Bonaventuro, ĉefe ĉe la vizaĝoj de la junuloj de la dekstra parto). Liaj ĉieloj iĝis pli helaj kaj la nuancoj malpli kontrastaj.

Li revenis al Llerena, kie li pentris, senpage, pentraĵon por la preĝejo Nuestra Señora de la Granada pro sia adoro al la Virgulino Maria. La mendoj akumulixgis ekzemple por Jerez de la Frontera, por Sevilo, ktp. Tiu lasta urbo tiam havenurbo ĉe la rivero Guadalquivir, estis unu de la grandaj eŭropaj havenurboj kiu vivtenis sin el la komerco kun Ameriko. Zurbarán ekproduktis religiajn pentraĵojn por la amerika merkato (foje laŭ serioj de sanktuloj de dek kaj pli da verkoj) kaj jam en 1638 li reklamis la pagon de mono ŝuldita el Limo. Ekzemplo kurioza de la produktado de Zurbarán por Ameriko estas la serio de dek du pentraĵoj nome La triboj de Israelo [1], aktuale en Auckland, County Durham, Anglio; ŝajne ili ne alvenis al Ameriko pro atako de piratoj.

En 1639 mortis lia dua edzino, Beatriz, kaj tiujare Zurbarán pentris Kristo en Emaus (Muzeo de Belartoj, Meksiko) kaj Sankta Francisko ekstaze. En 1641 lia filo Juan edziĝis al Mariana de Cuadros (filino de riĉa komercisto) kiu mortis tuje.

En januaro 1643 la Grafo-Duko Olivares, ĝis tiam favorulo de Filipo la 4-a, ekziliĝis. Olivares estis estinta granda protektanto de la andaluziaj pentristoj. Tiu politika krizo sumiĝis al bremsado de komerca aktivado de Sevilo, kio rezultis en malaltiĝo de pentraj mendoj. Zurbarán, alte estimata, ne tiom suferis tiun krizon. En 1644 edziĝis al Leonor de Tordera, filino de juvelisto. Ŝi estis 28jaraĝa dum Zurbarán 46jaraĝa. Ili havis ses gefilojn.

Anunciacio (detalo), 1638 (211 x 175 cm.),
Muzeo de Grenoblo

Ĉirkaŭ 1636, Zurbarán intensigis la eksportadon al Sudameriko. En 1647, konvento perua mendis 38 pentraĵojn, 24 el kiuj devis esti Virgulinoj naturgrandaj. En la amerika merkato vendis ankaŭ kelkajn nereligiajn pentraĵojn, kio helpis kontraŭ la malpliiĝo de la andaluza klientaro. Per trovita kontrakto oni scias, ke Zurbarán vendis al Bonaero 15 martirinojn, 15 reĝojn kaj famulojn, 24 sanktulojn kaj patriarkojn (ĉiuj naturgrandaj) kaj ankaŭ naŭ pejzaĝojn nederlandajn. Zurbarán povis havi gravan atelieron kun lernantoj kaj helpantoj. Lia filo Juan, konata kiel bonkvalita pentristo de mortaj naturoj (kuirejoj, merkatoj kaj aliaj fonoj), laboris probable por sia patro. Bela morta naturo de Juan de Zurbarán troviĝas en muzeo de Kievo.

Komence de 1650 Zurbarán veturis denove al Madrido. Pentris tiam per la tekniko de sfumato, mirindan vizaĝon de la dipatrino en la Anunciacio (1638) kiu troviĝas en la Muzeo de Grenoblo, kaj Kristo krucportanta de 1653 (katedralo de Orleans). En 1658 la kvar grandaj hispanaj pentristoj —nome Zurbarán, Velázquez, Alonso Cano kaj Murillo— troviĝis en Madrido. Zurbarán atestis dum priserĉado farita kontraŭ Velázquez, kio permesis lin eniri en la Ordeno de Santiago laŭ sia deziro. El tiu epoko datas La tolaĵo de Veroniko (Valladolid, Nacia Muzeo), La ripozo dum la fuĝo al Egipto (Muzeo de Budapeŝto), Sankta Francisko surgenur kun kranio (Madrido, kolekto de Plácido Arango) kaj La Virgulino kun la Infano kaj sankta Johaneto, lia lasta konata verko kundata (1662; Bilbao, Muzeo de Belartoj). Lia fidela amiko Velázquez mortis en 1660.

La 27-a de aŭgusto 1664 Francisco de Zurbarán mortis en Madrido[1]

Kunteksto kaj mendoj[redakti | redakti fonton]

La sevilaj monaĥejoj komence de la 17a jarcento[redakti | redakti fonton]

Sankta Francisko surgenue kun kranio ĉemane, 1658 (84 x 53 cm.), Alte Pinakothek, Munkeno

En 1600 estis en Sevilo tridek sep konventoj. Dum la venontaj 25 jaroj oni fondis kromajn dekkvin. La monaĥejoj estis la grandaj mecenatoj de la pentristoj, tre postulemaj pri komponarto kaj kvalito de la verkoj: tiele Zurbarán, pere de kontrakto, kompromitis sin akcepti la redonon de ĉiu pentraĵo kiu ne plaĉos al la religiuloj. Tiuj ege kontrolis la stetikan aspekton de la reprezentoj, kaj estis konvinkitaj ke la belo stimulis al la anima alteco pli ol la mezkvalito. La geabatoj estis normale tre kleraj personoj kun certaj kriterioj antaŭ la artaĵoj.

En la preĝejoj ĉiam estis retablo, kie oni reprezentis scenojn de la vivo de Kristo. Krome la sakristioj -pastraj vestejoj— estis dekoritaj pli kaj pli riĉe. Krome oni pendis pentraĵojn ankaŭ ĉe la klostroj, la manĝejoj, la ĉambroj ktp. En la bibliotekoj kaj kunvenejoj povis troviĝi pentraĵoj pri la fondinto de la Ordeno kaj de ties plej gravaj gravuloj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jeannine Baticle, Conservador honorario de los Museos de Francia, Catálogo de la Exposition Zurbarán en el Gran Palacio, 1988, Ediciones de la RMN.
  • Antonio Bonet-Correa en la Enciclopedia Universal, Zurbarán, Universidad Complutense de Madrid).
  • M.L. Caturla, Fin y muerte de Francisco de Zurbarán. Documentos recogidos y comentados, Madrid 1964.
  • Léo Moulin, La vida cotidiana de los religiosos en la Edad Media (Hachette, 1978).
  • Emile Mâle, 'El arte religioso a finales de los siglos XVI, XVII y XVIII (Estudio sobre la iconografía después del Concilio de Trento : Italia, España, Flandes). París, 1932.
  • Lorite Cruz, Pablo Jesús. "La iconografía de San Pedro Pascual, el obispo olvidado en la diócesis de Baeza-Jaén y pintado por Zurbarán." El arte en tiempos de cambio y crisis.Sociedad Extremeña de Historia. Llerena, 2010, pp. 105-113.
  • Karin Hellwig,, "La pintura en el siglo XVII en Italia, en España y en Francia", en Rolf Toman, éd. Könemann.
  • Yves Bottineau: El arte barroco, éd. Citadelles, 1986.
  • Étienne Gilson, La filosofía de la Edad Media, 1922 (per:Payot 1962, París).
  • El Nuevo Testamento, eld. Gallimard, Biblioteca de la Pléyade, 1971.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ M.L. Cartula (fakulo pri Zurbarán, redaktistino de la katalogo de la ekspozicio dediĉita al Zurbarán en 1964 en Madrido), en Cartula (vidu bibliografion), Francisco de Zurbarán faris testamenton antaŭ notario la 26-a de aŭgusto 1664, kaj mortis la venontan tagon.