Francisco Pacheco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Lasta Juĝado
Muzeo Goya, Castres (Francio)

Francisco PACHECO (naskiĝis en 1564 - mortis en 1654) estis hispana pentristo de la 17-a jarcento. Li restis fama kiel la majstro de la juna Diego Velazquez, sed ankaŭ kiel tiu de Alonso Cano. Li cetere verkis lernolibron pri pentrado, kiu restas ĝis hodiaŭ gravega dokumento por kompreni la hispanan arton de la 17-a jarcento.

Francisco Pacheco naskiĝis en Sanlúcar de Barrameda, sed frutempe transloĝiĝis al Sevilo. Li fariĝis lernoknabo de Luis Fernandez, kaj akiris la plej grandan parton de sia talento per la kopiado de la pentraĵoj de la grandaj italaj majstroj. Pacheco vizitis Madridon kaj Toledon en 1611, por studadi tie la verkojn de El Greco. Li sekve revenis al Sevilo por fondi art-akademion.

La art-akademio de Pacheco emfazis sufiĉe klasikajn religiajn temojn, ĉar la pentristo samtempe fariĝis la oficiala cenzuristo de la katolika Inkvizicio en Sevilo. Liaj propraj verkoj respegulas tiun malliberecon : pentraĵoj kiel la Lasta Juĝado kaj la Martiroj de Grenado ja ŝajnas monumentaj, sed mankas de imagpovo.

Kvankam Velazquez restis lernoknabo de Pacheco dum ses jaroj, kaj kvankam li en 1618 edziĝis kun la filino de Pacheco, neniu influo de la majstro restas en la verkoj de lia eminenta skolano.