Andaluza Centro de Nuntempa Arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andaluza Centro de Nuntempa Arto
Centros Andaluces
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Estiĝo 1990
Koordinatoj 37° 23′ 53″ N, 6° 0′ 28″ U (mapo)37.39804-6.00772Koordinatoj: 37° 23′ 53″ N, 6° 0′ 28″ U (mapo)
Andaluza Centro de Nuntempa Arto (Sevilo)
Andaluza Centro de Nuntempa Arto (Sevilo)
DEC
Andaluza Centro de Nuntempa Arto
Andaluza Centro de Nuntempa Arto
Situo de Andaluza Centro de Nuntempa Arto
Map
Andaluza Centro de Nuntempa Arto
Retpaĝo http://www.caac.es
vdr

La Andaluza Centro de Nuntempa Arto (hispane Centro Andaluz de Arte Contemporáneo) (CAAC) estas muzeo dediĉita al nuntempa arto en Sevilo, Andaluzio, Hispanio, dependanta de la vicministerio Consejería de Cultura de la regiona registaro Junta de Andalucía. Ekde 1997 ĝi havas sian sidejon en la konstruaĵo de la iama monaĥejo de Santa María de las Cuevas, konata ankaŭ kiel La Cartuja, edifico rekuperita por la universala ekspozicio de 1992.

Oni inaŭguris ĝin la 1an de januaro 1998, sed la institucio mem estis kreita jam en 1990, kaj ĝi konstituas unu de la ĉefaj lokoj de Andaluzio kiuj estas hejmo de nuntempa arto, kaj permanente kaj per diversaj portempaj ekspozicioj. La muzeo enhavas pli ol 3 200 artaĵojn. Ekde 2010, ĝia direktoro estas Juan Antonio Álvarez Reyes.

Antaŭaĵo estis la Muzeo de Nuntempa Arto de Sevilo, fondita en 1970 per iniciato de Florentino Pérez Embid.[1] alŭlonge de la 1970-aj jaroj ĝi havis du sinsekvajn sidejojn kaj du sinsekvajn direktorojn.[1]

En 1997 La Cartuja iĝis la sidejo de la Centro, kiel organismo aŭtonoma kaj dependa de la Consejería de Cultura - kiu ricevis la administradon de la dungitaro kaj de la kolektoj de la iama Monumenta Komplekso de la Cartuja de Sevilla kaj de la Muzeo de Nuntempa Arto de Sevilo, kreita en 1970. Ekde 1998, ĉefa celo de la Centro Andaluz de Arte Contemporáneo estis disvolvigo de agadprogramo edukcela kiu promociu la studadon kaj helpon al la internacia nuntempa arta kreivo en la lando en ties plej variaj esprimebloj. Portempaj ekspozicioj, seminarioj, atelieroj, koncertoj, kunsidoj, kineventoj, prelegoj... estis komunikiloj uzitaj por realigi tiujn celojn.[2]

La kulturan proponon de la Centro oni komplementas per la vizito al la propra monumento kiu estas hejmo de grava arta kaj arkeologia heredaĵo, produkto de longa historio. El kronologia vidpunkto, la teoria komenco de la kolekto de la Andaluza Centro de Nuntempa Arto estas la mezo de la 1950-aj jaroj kaj ĝi etendiĝas ĝis nun.


Kelkaj aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Inter multaj aŭtoroj reprezentataj en la muzeoj menciindas ekzemple jenaj:[3]

  • Ignasi Aballí
  • Pic Adrián
  • Rafael Agredano
  • Ángeles Agrela
  • Ana Laura Aláez
  • Alfonso Albacete
  • José Luis Alexanco
  • Elena Asins
  • Francis Bacon
  • Txomin Badiola
  • Manuel Barbadillo
  • Olivo Barbieri
  • Sergio Belinchón
  • Ross Bleckner
  • Louise Bourgeois
  • Stanley Brown
  • Jaime Burguillos
  • Patricio Cabrera
  • James Casebere
  • Christo kaj Jeanne-Claude
  • Luis Claramunt
  • Chema Cobo
  • Hannah Collins
  • Joan Colom
  • Patricia Dauder
  • Equipo 57
  • Pepe Espaliú
  • Valie Export
  • Daniel Faust
  • Joan Fontcuberta
  • Pere Formiguera
  • Peter Friedl
  • Dora García
  • Pedro García Ramos
  • Alonso Gil
  • Victoria Gil
  • Paco Gómez
  • Curro González
  • Luis Gordillo
  • Dan Graham
  • José Guerrero
  • Federico Guzmán
  • Joan Hernández Pijuan
  • Cándida Höfer
  • Cristina Iglesias
  • Juan Francisco Isidro
  • Francesco Jodice
  • Gonzalo Juanes
  • Juan del Junco
  • Jürgen Klauke
  • Joseph Kosuth
  • Jonathan Lasker
  • Mark Lewis
  • Rogelio López Cuenca
  • Lugan
  • Alex MacLean
  • Ramón Masats
  • Oriol Maspons
  • Joaquín Meana
  • Ana Mendieta
  • Henri Michaux
  • Manolo Millares
  • Aleksandra Mir
  • Xavier Miserachs
  • Priscilla Monge
  • Juan Luis Moraza
  • François Morellet
  • Daidō Moriyama
  • Robert Motherwell
  • MP & MP Rosado
  • Juan Muñoz
  • Bruce Nauman
  • Olaf Nicolai
  • Francisco Ontañón
  • Pablo Palazuelo
  • Marta María Pérez
  • Carlos Pérez Siquier
  • Guillermo Pérez Villalta
  • Gonzalo Puch
  • Manolo Quejido
  • Albert Ràfols-Casamada
  • Xavier Ribas
  • Juan Carlos Robles
  • Pedro G. Romero
  • Allen Ruppersberg
  • Juan Manuel Seisdedos
  • Andrés Serrano
  • Pablo Serrano
  • Soledad Sevilla
  • Alejandro Sosa
  • Antonio Sosa
  • José María Sicilia
  • Anne-Sofie Siden
  • Juan Suárez
  • Ricard Terré
  • Ignacio Tovar
  • Miguel Trillo
  • Julio Ubiña
  • Juan Uslé
  • Javier Velasco
  • Bill Viola
  • Claudio Zulián
  • Jesún Zurita
  • Zush-Evru

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]