István Gyöngyösi
El Vikipedio
István Gyöngyösi [iŝtvAn djondjoŝi], hungare Gyöngyösi István estis hungara poeto, parlamentano kaj politikisto.
Li naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1629 en la tiama Rozsnyó [roĵnjO] (nun Rožňava, Slovakio). Li mortis la 24-an de julio 1704 en Csetnek [ĉetnek] (nun Štítnik, Slovakio).
Enhavo |
Biografio [redakti]
Li naskiĝis, kiel riĉa nobelo. Li plenumis diversajn oficojn, dume li edziĝis antaŭ ol 1659. Baldaŭe li havis 4 filojn. En 1683 li estis parlamentano de Emeriko Thököly, poste same en parlamento en Sopron. Oni nomumas lin "la hungara Ovidio".
Verkoj (selekto) [redakti]
- Márssal társalkodó Murányi Venus, (Venuso el Murány babilanta kun Marso), 1664, poste ofte eldonita (ĉefverko)
- Rosa-Koszoru (rozo-florkrono), 1690, poste ofte eldonita
- Prosopopoeia Hungariae (porokaza poemo), 1695
- Uj életre hozatott Chariclia... (Chariclia naskita al la nova vivo...) 1700, poste ofte eldonita
- Igaz barátságnak és szives szeretetnek tüköre, (Spegulo de vera amikeco kaj kora amo) 1762, poste ofte eldonita
- Gyöngyösi Istvánnak költeményes maradványi. (Restaĵoj poemaj de Gyöngyösi István) 2 volumoj, 1796
Vidu ankaŭ [redakti]
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio