Sendependa (politiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La marko Sans étiquette (SE) aŭ sendependa indikas politikiston ne postulantan apartenon al iu ajn politika partio aŭ asertantan sian sendependecon rilate al kutimaj politikaj dividoj kaj proponanta propran balotan programon.

En Ameriko[redakti | redakti fonton]

Kanado[redakti | redakti fonton]

En Kanado, la kandidatoj aŭ politikaj elstaruloj, kiuj ne estas ligitaj al iu ajn politika partio estas nomataj « sendependaj ».

En Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Francio[redakti | redakti fonton]

En Francio, elstaruloj « sans étiquette » ("sendependaj") estas ofte kandidatoj okaze de komunumaj kaj kantonaj balotoj. Tiuj kandidatoj tre malofte prezentiĝas en naciaj balotoj (por ekzemplo José Bové en la prezidanta baloto en 2007).

En 1920, Alexandre Millerand estis elektita kiel prezidanto de la Respubliko sub la marko « sans étiquette ».

La politika marko « sendependa » ne plu aperas en la tabeloj de la ministerio pri enlandaj aferoj ekde 2001, multaj kandidatoj kaj listoj prezentiĝantaj kiel « sendependaj » estis klasitaj kiel DVD « divers droite » aŭ DVG « divers gauche » aŭ DVC « divers centre » aŭ AUT (aliaj) laŭ sia politika tendenco. La marko DIV (diversa) estis kreita por arigi precipe neklaseblajn elektitojn aŭ defendantajn kategoriajn interesojn kaj, la urbestrojn sen deklarita marko, kiuj ne postulas partenon al iu ajn politika tendenco. La marko AUT (aliaj) anstataŭas la markon DIV sen modifo de ties difino[1].

Belgio[redakti | redakti fonton]

En Belgio, multaj komunumaj elektitoj estas sendependaj, precipe en la etaj komunumoj kie la listoj ne estas ĉiam ligitaj al iu aŭ alia nacia partio (« Listo de la urbestro », « Komunumaj interesoj »). Elektitoj, disidentoj el sia origina partio sidas dum la tuta resta periodo kiel « sendependaj ».

En Oceanio[redakti | redakti fonton]

En Oceanio, ne malofte sendependaj kandidatoj prezentiĝas en la parlamentaj balotoj, kaj en iuj oceaniaj landoj, ili estas ofte elektitaj. En Tuvalo, en Nauro kaj en Palaŭo, ne ekzistas politikaj partioj, kaj ĉiuj deputitoj estas do sendependaj kaj ariĝas en neformalajn grupojn[2],[3].

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

En Aŭstralio, malofte sendependaj kandidatoj estas elektitaj, sed sekve de la aŭstraliaj federaciaj parlamentaj balotoj en 2010, la Ĉambro de la deputitoj enhavas kvar sendependajn deputitojn el cent kvindek, kaj la apogo de tri el ili estas decida en la konsistigo de la registaro[4].

Fiĝioj[redakti | redakti fonton]

En Fiĝioj, ne malofte sendependaj kandidatoj prezentiĝas, sed relative malofte ili estas elektitaj. Sekve de la parlamentaj balotoj en 2006, estis du sendependaj deputitoj el sepdek unu, en la Ĉambro de la deputitoj[5]. En Nov-Zelando, tiu fenomeno kvazaŭ ne ekzistas ; la parlamento ne havas sendependan deputiton sekve de la plej freŝaj balotoj, en 2008[6].

Tongo[redakti | redakti fonton]

En Tongo, plej multaj kandidatoj estas sendependaj, kaj sekve de la parlamentaj balotoj en 2010, la parlamento enhavas dek kvar deputitojn sendependajn el dudek ses, la ĉefministro mem estas sendependa[7],[8] En Salomonoj, sekve de parlamentaj balotoj en 2010, la parlamento enhavas dek naŭ sendependaj deputitoj el kvindek, kaj pluraj fariĝis ministroj[9].


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficiala gazeto de la Senato de la 20-a de marto 2008, paĝo 566
  2. angle "Tuvalu country brief", aŭstralia ministerio pri eksterlando
  3. "Nauru country brief", aŭstralia ministerio pri eksterlando
  4. angle "Power’s in balance after rise of the crossbenchers", Sydney Morning Herald, 22-an de aŭgusto 2010
  5. Oficialaj rezultoj, Balota oficejo de la fiĝia registaro
  6. Oficialaj rezultoj, Elections New Zealand
  7. angle Oficialaj rezultoj en Tongatapu, Matangi Tonga
  8. angle Oficialaj rezultoj en la alia restaĵo de la lando, Matangi Tonga
  9. angle Informo pri la balotoj en 2010, Solomon Islands Broadcasting Corporation

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]