László Hugyecz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Hugyecz
László Hugyecz
László Hugyecz
Persona informo
Naskonomo Hugyecz László Ede
Naskiĝo la  8-an de januaro 1893(nun 1893-01-08)
en Hungario Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 26-an de oktobro 1958
en Usono Berkeley (Kalifornio, Usono)
Mortokialo korinfarkto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Juraj Hudec
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Park Hotel
vdr

László Hugyecz [lAslO hudjec], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plennome Hugyecz László Ede, eksterlande ofte Ladislav Hudec estis hungara-slovaka-usonana arkitekto, kiu havis sukcesojn en Ŝanhajo de 1918 ĝis 1945 kaj respondeca por kelkaj el la plej rimarkindaj konstruaĵoj.

László Hugyecz[1] naskiĝis la 8-an de januaro 1893 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 26-an de oktobro 1958 en Berkeley, Kalifornio, Usono.

Luterana germana preĝejo fare de Hugyecz
Hotelo Park fare de Hugyecz

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Hugyecz devenis el riĉa varia hungara-slovaka familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1914. Liaj plej gravaj instruistoj estis Samu Pecz kaj Frigyes Schulek. Li iomete laboris, poste li batalis dum la 1-a mondmilito, kie li estis kaptita kaj estis militkaptito en Siberio. Li profitis la arkitekturan kaj lingvan sciojn, fine li rifuĝis al Ĉinio. Li ricevis arkitekturan postenon en usona firmao en Ŝanhajo, kie li lernis la anglan kaj ĉinan lingvojn. Lia familio perdis la havaĵojn pro Traktato de Trianon, ili rifuĝis al Budapeŝto, tial Hugyecz jam ne volis hejmenveni. Li edziĝis en 1922, post 3 jaroj li malfermis memstaran arkitekturan oficejon. Inter 1925 kaj 1941 li projektis almenaŭ 37 signifajn konstruaĵojn, inter ili jam ili havas la titolon signifa historia monumento. En 1938 li perdis la ĉeĥoslovakan ŝtatanecon, iom poste li ricevis hungaran pasporton, eĉ li estis nomumita konsulo (diplomatio) de Hungario. En 1948 pro la komunistoj li denove rifuĝis al Svislando, sed en 1950 li translokiĝis al Usono, kie li instruis ĉe la Universitato de Kalifornio. Li mortis pro koratako dum tertertremo en 1958. En 1970 liaj restaĵoj estis entombigitaj en la evangelia tombejo en Banská Bystrica.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • hotelo Park kun 22 etaĝoj 84 metrojn alta (1931-1934), longe la plej alta en Ŝanhajo
  • Aurora Universitato
  • regiona hospitalo
  • germana luterana preĝejo
  • teatro
  • banko
  • pluraj privataj vilaoj

Aŭdu, vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]