Vantaa [ˈvɑntɑː] (svedeVanda), antaŭe Kampara komunumo de Helsinko, estas urbo kaj komunumo en la sudo de Finnlando, kaj kun proksimume 190.000 loĝantoj estas la kvara plej granda urbo de la ŝtato. La eksa kampara komunumo dum la dua duono de la 20-a jarcento iĝis dense loĝata antaŭurbo de la najbara Helsinko. Formale Vantaa estas sendependa urbo, sed fakte konsidereblas parto de la urbaro de Helsinko. Sur la urba teritorio interalie troviĝas la internacia flughaveno Helsinko-Vantaa. Kampara komunumo de Helsinko perdis plejparton de sia marbordo en 1966 kaj Vantaa sian tutan marbordon en 2009.