Ĝinano
| Ĝinano | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Ĉinio | |
| Ŝtato | Ĉinio | |
| Poŝtkodo | 25000–250199 | |
| Aŭtokodo | 3701 / 鲁A | |
| Telefona antaŭkodo | 0531 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 5,690,000 en 2005 | |
| Geografio | ||
|
|
36°40′N 117°0′O / 36.667°N, 117°OKoordinatoj: 36°40′N 117°0′O / 36.667°N, 117°O | |
| Alto | De 8,7 ĝis 988,8 m | |
| Areo | 8177 km² | |
| Horzono | UTC +8 | |
Ĝinano aŭ Jinan estas sidejo de Ŝandongo kaj universitata urbo (konata, kiel "Grandurbo-de Fontoj") en meza-orienta Ĉinio. Historie (ekzemple en la Enciklopedio de Esperanto de 1934) la urba nomo ankaŭ estis latinliterigita Tsinan.
Enhavo |
Situo [redakti]
Ĝinano situas preter la Flava rivero. Pekino troviĝas je 400 km-oj. La urbo mem estas trafika nodo havanta ankaŭ internacian flughavenon.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Ekde la 5-a jarcento budhismo prosperis tie kaj estis longe religia centro. Dum la interna milito en 1260 Ĝinano estis centro de ribelo. En 1906 la urbo donis permeson al la internacia komercado. Inter 1937-1945 la japanoj okupis la urbon. Nun Ĝinano estas grava industria centro. Ekde 1948 la komunistoj havis tie la potencon.
Klimato [redakti]
Ĝinano havas subtropikan klimaton kun kvar klare difinitaj sezonoj. somere estas varmega kaj pluvoplena klimato, vintre estas malvarmo. La meza temperaturo estas 14.2 °C. La pluvokvanto estas ĉirkaŭ jare po 675 mm. Januare estas la plej malvarma kaj plej seka monato. Julio estas la plej varma kaj plej malseka monato.
Vidindaĵoj [redakti]
- Granda Muro
- provinca biblioteko
- urba kaj provinca muzeoj
- pagodo. Kvar Pordegoj de 661 antaŭ Kristo
- Mil Budho-Monto, religia celo de la urbo