Búbánatvölgy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Búbánatvölgy - (signifanta Valo de Malĝojego) aŭ nomata laŭ la loĝantoj Búbánat (Malĝojego) - situas en la norda urboparto de urbo Esztergom.[1]

Situo, geografio, hidrografio[redakti | redakti fonton]

Kapreolo ĉe la bordo de Búbánatvölgy kaj Kerektó

Búbánatvölgy situas en la valo inter la montoj Szamár kaj Hosszú en nord-suda direkto ĉe la limo de la Nacia Parko Duna-Ipoly. Ĝia limo estas norde la ĉefvojo numero 111 kaj la riverego Danubo. Ĝi kun la urbopartoj Szamárhegy kaj Kerektó tute ĉirkaŭas la 307 metrojn altan monton Szamár (laŭ origina nomo: monto Zamárd). El la tri urbopartoj Búbánatvölgy estas la plej malgranda kaj unu el la ŝatataj fiŝejoj. Ĉi tie troviĝas la lagoj Halas, Mini, Fürdő kaj sude de ili troviĝas la lago Kerek sed en la urboparto Kerektó.[2] En Búbánatvölgy fluas la fontoj Majális kaj Hideg. En septembro de 2006, kiam oni boris por havi putojn donontajn trinkakvon, oni trovis en 200-metra profundeco akvon 32 Celsi-gradojn varman.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la super-danuba regiono de Búbánatvölgy apud la aŭtovojo el la romiaj tempoj ankaŭ hodiaŭ troviĝas digo de akvorezervujo. Ĝi estis digo por izoli la tutan valon. La ŝalta kluzo de la grandega akvorezervejo estis verŝajne ĉirkaŭ en la centro de la valo. Iam ĉi tie troviĝis muelejo de monaĥinoj. La hodiaŭ-ekzistantaj lagoj estis ekfarintaj en 1962 en la tiama marĉo plena je fragmitoj. La lago Mini ricevis ekestigan permeson en 1972, kaj poste same la lago Halas en 1975. La lago Fürdő ricevis tian permeson en 1983, sed ĝi ĝis nun ne havas funkciigan permeson. La tuta surfaco de la lagoj estas 3,25 hektaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En Búbánatvölgy estas troveblaj ĉefe ripozdomoj kaj familidomoj. Ne estas porpublikaj lokoj. Malgraŭ tio ke laŭ la Hungaria popolnombrado la urboparto havis nur 20 loĝantojn en 2001, hodiaŭ estas pli kaj pli populare translokiĝi en ĉi tiun apud-naturan ĉirkaŭaĵon. Ankaŭ Esztergom klopodas esti pli natur-proksima urbo. En 2001 situis en la teritorio 8 loĝlokoj kaj 75 ripozdomo sen konstantaj loĝantoj.

Lago Halas[redakti | redakti fonton]

La lago estas kunligita kun la lago Mini tra marĉeska de-sude-venanta fosaĵo 150 metrojn longa. Okcidente ĝin limas ripozdomoj, norde ne stabila malseka teraĵejo kaj de oriente la vojo Fárikúti. La teritorio de la lago estas 11 000 m², el kiu akva regiono estas ĉ. 9 000 m², kaj la resto estas kovrita de fragmitoj. La lago estas 115 metrojn longa kaj 1,11 metrojn profunda. La kluzoj estas 7,35 metrojn longaj.

Lago Mini[redakti | redakti fonton]

La lago Mini estis la unue konstruita el tiuj tri. Sude de ĝi troviĝas la lago Fürdő, okcidente de ĝi la ripozejo, kaj norde de ĝi estas stabila malseka teraĵejo kaj de oriente la vojo Fárikúti. La teritorio de la lago estas 9000 m², el ĝi malseka surfaco estas 6000 m², la restaĵo kovratas de fragmitejo. Ĝi estas 150 metrojn longa kaj ĝenerale 1,35 metrojn profunda.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Búbánatvölgy en la hungara Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.