Štúrovo
| Štúrovo (Parkan) |
||
| hungare: Párkány, germane: Parkan | ||
| urbo | ||
|
Piediranta zono en Štúrovo
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Štúrovo | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Nitra | |
| Distrikto | Distrikto Nové Zámky | |
| Historia regiono | Supra Hungarujo | |
| Riveroj | Danubo, Hron, Ipeľ | |
| Situo | Štúrovo | |
| - alteco | 109 m s. m. | |
| - koordinatoj | 47°47′56″N 18°43′24″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 47.79889 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">47.79889°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 13,44 km² (1 344 ha) | |
| Loĝantaro | 10 807 (31.12.2009) | |
| Denseco | 804,09 loĝ./km² | |
| Unua skribmencio | 1248 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 943 01 | |
| Telefona antaŭkodo | +421-36 | |
| Aŭtokodoj | NZ | |
|
Situo enkadre de Regiono Nitra
|
||
| Retpaĝo: www.sturovo.sk | ||
Štúrovo (antaŭ 1948 slovake Parkan (germane Parkan hungare Párkány) estas slovaka urbo borde de la rivero Danubo, enfluejo de Hron estas proksime. La urbo havas ĉirkaŭ 11.500 enloĝantojn. Aliflanke de la Danubo troviĝas la hungara urbo Esztergom. 68,7 % de la enloĝantoj de Štúrovo indikas havi hungaran naciiecon, 28,1 % slovakan.
[redakti] Historio
La urbo estis loĝata dum la neolitiko. La romianoj fondis tie komunumon Anavum. La unua mencio devenis el 1075 en formo "Kakath" (=koko). La turkoj en 1546 konstruis fortikaĵon, kiun la aŭstroj okupis en 1595, sed la turkoj reokupis ĝin en 1605. Nomo Parkan estas turkdevena. En 1662 la hungaroj malvenkis de turkoj. Johano Sobieski la 3-a forigis la turkojn eterne en 1683. En 1724 la komunumo ekhavis la rangon kampurbo. En 1850 la fervojo inter Budapeŝto-Bratislavo ekfunkciis. En 1910 loĝis tie 3079 da homoj (3016 hungaroj). La urbo estis distriktejo en Esztergom (reĝa departemento).
Ekde 1920 la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, kie estis grava limotrapasejo. Inter 1938-1944 la regiono rehungariĝis.
En 2003 loĝis tie 11410 da homoj (8049 hungaroj, 3294 slovakoj, ktp). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj malaperis. Ŝtúrovo kaj Esztergom profitas multe, ekzemple Ambulanco venas el Esztergom, kiu estas pli proksime, ol alia pli granda slovaka urbo.
[redakti] Vidindaĵoj
- ponto pri Maria Valeria el 1895, la germanoj eksplodis ĝin en 1944, en 2001 rekonstruiĝis
- impona termala banejo