Tvrdošovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tvrdošovce, hungare Tardoskedd estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. la vilaĝo havas ĉi tiu nomon Tvrdošovce ekde 1948.

La urbo situas en la 4-a regiono de Slovakio
La urbo situas en la 4-a regiono, en la blua distrikto
Tvrdosovce-Tardoskedd view 2009.jpg

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Vác-Bratislava. Nové Zámky troviĝas 14 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Apud la vilaĝo arkeologoj trovis restaĵojn de keltoj. La unua mencio devenis el 1236 en formo Tardas Keddi pri la komunumo. Lŭ tio figuro Tardas havis la setlejon, kie la mardo estis foirotago. En 1910 loĝis tie 5353 da homoj (5050 hungaroj, 234 slovakoj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto Érsekújvár. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj, krome estis ankaŭ loĝantarŝanĝo. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 5120 da homoj (3653 hungaroj, 1383 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]