Komárno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Komárno (apartigilo).
Konfuzu ĝin nek kun Komarno nek kun Komárom.

Komárno
hungare: Komárom, hungare: Révkomárom, germane: Komorn, serbe: Коморан, latine: Comaromium
urbo
Komarno city centre.JPG
Urbocentro de Komárno
Coat of arms of Komárno.png
Blazono
Oficiala nomo: Komárno
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Nitra
Distrikto Komárno
Historiaj regionoj Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando, Slovaka ŝtato
Urbaj partoj
Konataj lokoj Bratislava pordego, Eŭropa Korto
Konstruaĵoj Universitato Janos Selye, Luterana preĝejo
Riveroj Danubo, Váh
Situo Komárno
 - alteco 112 m s. m.
 - koordinatoj 47°45′48″N 18°07′42″E  /  47.76333°N, 18.12833°O / 47.76333; 18.12833 (Komárno)
Areo 103,167 km² (10 316,7 ha)
Loĝantaro 35 881 (31.12.2008)
Denseco 347,8 loĝ./km²
Unua skribmencio 1075
 - alliĝo al la urbo 1896
 - apartigo Komárno - Komárom
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 945 01
Telefona antaŭkodo +421-35
Aŭtokodoj KN
ISO 3166-2 501026
Situo de Komárno enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo de Komárno enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Nitra
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Komárno
Retpaĝo: www.komarno.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Komárno, hungare KomáromRévkomárom, germane Komorn estas distrikta urbo en suda Slovakio, ĉe riveroj Danubo kaj Váh.

Pestkolono en Komárno
La akvoturo de Komárno

La urbo situas sur la maldekstra bordo de Danubo kaj ĝi estas plejparte historia sidejo de eksa Aŭstrio-Hungario. Post la unua mondmilito la ŝtatlima linio de la novfondita Ĉeĥoslovakio difinita tra mezo de la rivero, pro kio okazis apartigo de tiu urba parto, kiu alliĝis al la urbo en la jaro 1896, tiu ĉi parto, kiu ĝis la jaro 1896 estis vilaĝo Újszőny, troviĝas sur la dekstra bordo de Danubo. Ambaŭ partoj estas kunigitaj per pontoj: per ŝosea kaj fervoja.

Komárno estas ĝemela urbo de sia transdanuba hungara ĝemelo Komárom. Ĝi estas pliparte hungarlingva kaj estas centro de la sud-slovakia hungarlingva minoritato; oficialaj ŝildoj estas dulingvaj. Ekzistas tie hungarlingva universitato, nomita laŭ Selye Janos.

La centra placo de Komárno nomiĝas laŭ generalo Klapka György, konata filo de la urbo. Ĉe ĝi staras interesa pestkolono. Apude situas "Eŭropa Korto" (hungare Europa-udvar, slovake Nádvorie Európy), ĉirkaŭata de domoj konstruitaj en la stiloj de diversaj eŭropaj landoj.

La urbo posedas kompletan ringon da bastionoj kaj fortikaĵon defendantan la riverbuŝon de Danubo kaj Vago. Historia signifo ĝia estas, ke ĝi neniam estis konkerita de la Osmanida Regno. Similaj fortikaĵoj ekzistas aliflanke de Danubo.

La nomo de la urbo devenas de la slovaka vorto por "moskitoj"; efektive post inundoj de Danubo ekzistas sufiĉe da tiuj insektoj.

Ekde 1920 la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, kie estis grava limotrapasejo. Inter 1938-1944 la regiono rehungariĝis. En 2001 loĝis tie 37366 da homoj (22452 hungaroj, 12960 slovakoj, 459 ciganoj, ktp). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj malaperis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famaj urbanoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en Komárom/Komárno:

Vivis en Komárom/Komárno:

Monumento pri Lehár

Esperanto-vivo[redakti | redakti fonton]

En Komárno okazis la studadsesio SUS 25 (2002), SUS 27 (2004) kaj SUS 29 (2006) de AIS San-Marino. Dum SUS 27 AIS fondis LEUKAIS (Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS), privatan universitatecan institucion, kiu instruu interalie en Esperanto. LEUKAIS jam akiris kelkajn domojn apud la Eŭropa Korto, sed ĝis nun ne havas ŝtatan permeson instrui.

La stacidomo de apuda Komárom la vojaĝantojn salutas per ŝildoj en la lingvoj hungara, slovaka, germana kaj Esperanto.

En oktobro 2003 en Komárno okazis "renkontiĝo Ernesto Geleta" de Esperanta Societo Bratislava.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]