István Nagy (rektoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István NAGY [iŝtvAn nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy István estis hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko.

István Nagy [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1725 en Hungara reĝlando en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 5-an de majo 1804 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Nagy devenis el nobela familio. Li frekventis pastrajn lernejojn en Buda kaj Nagyszombat. Li pastriĝis en 1748. Post 2 jaroj li estis pastro en Gyerk. En 1753 li doktoriĝis el teologio, poste li denove estis pastro en diversaj lokoj. En 1767 li estis nomumita kanoniko, en 1776 preposto, post monatoj episkopo. En la studjaro 1778 li estis rektoro en Reĝa Universitato de Nagyszombat [2].

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.