Gyula Alapi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Alapi
Gyula Alapi
Gyula Alapi
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de oktobro 1872(nun 1872-10-20)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Komárom
Morto la 20-an de januaro 1936
en  Ĉeĥoslovakio Komárno
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Memorigilo Gyula Alapi
Familio
Infano Gyula Alapi
Okupo
Okupo ĵurnalistoarkivistoarkeologopolitikisto
vdr

Gyula Alapi [djula], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Alapi Gyula estis hungara ĵurnalisto, arkivisto, arkeologo, politikisto. Lia familia nomvarianto estis Alapy, lia pseŭdonomo estis Aliquis.

Gyula Alapi[1] naskiĝis la  20-an de oktobro 1872(nun 1872-10-20) en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 20-an de januaro 1936 en Komárno (Ĉeĥoslovakio).

Pentraĵo pri Gyula Alapi

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Alapi maturiĝis en benediktana gimnazio en Esztergom en 1889, poste li studis juron ĝis 1892. Li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1910, sed li finis ankaŭ arkivistan licencon en 1902 kaj arkeologian licencon en 1910. Li laboris en la agrikultura ministerio inter 1892-1898, poste li havis ŝtatan postenon en sia naskiĝurbo, poste inter 1903-1923 li estis arkivisto. Pli frue jam ekde 1891 li estis ankaŭ ĵurnalisto, baldaŭ li havis postenon ankaŭ en la loka muzeo, eĉ li faris arkeologiajn esplorojn. Depost Traktato de Trianon li apartenis al la hungara minoritato de Ĉeĥoslovakio. Ekde 1928 li ankaŭ politikadis. Lia edzino naskis filon en 1911.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Költemények (poemoj, 1895)
  • Komáromvármegye és város írói (1908)
  • Bűbájosok és boszorkányok Komáromvármegyében (1914)
  • Az illetőség jogvitája (1924)
  • A csallóközi halászat története (1933, 1994)
  • Komárom vármegye kultúrtörténetéből (2000)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Komárno (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]