György Komáromi Csipkés

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Komáromi Csipkés [djordj ĉipkEŝ] (ankaŭ György Csipkés Komáromi), laŭ hungarlingve kutima nomordo Komáromi Csipkés György estis hungara kalvinana teologo, pastro, instruisto, eklezia verkisto, tradukisto.

György Komáromi Csipkés [1] naskiĝis en 1628 en Hungara reĝlando en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 6-an de oktobro 1678 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Komáromi Csipkés frekventis gimnaziojn laŭvice en sia naskiĝurbo, Debrecen, Sárospatak. En la lernojaro 1649 li instruis en kalvinana lernejo en Kassa. Inter 1650-1653 li lernis en Utrecht, kie li doktoriĝis el teologio en 1653. Hejmenveninta li instruis en kolegio de Debrecen. En 1657 li estis elektita kalvinana pastro de Debrecen. Li apartenis al amika rondo de János Apáczai Csere.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungaria illustrata (1655, 1866) – latinlingva hungara gramatiko
  • Igaz Hit (1666) – kolekto de 241 predikoj
  • Analysis epistolarum Pauli apostoli ad Galatas (1677)
  • Magyar Biblia (Hungara Biblio); tradukita en 1685, eldonita en 1719

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]