Ernesto GELETA (nacilingve GELETA Ernő) (naskiĝis la 25-an de decembro1927 en Pribeta - mortis la 14-an de februaro2003 en Nové Zámky) estis slovakia hungaro, dumviva UEA-membro, delegito kaj fakdelegito, estrarano de slovakiaj regionaj organizoj ESO kaj OSES, mezlerneja profesoro, E-instruisto, organizanto de Ĉedanubaj Renkontiĝoj, aŭtoro de ŝercaj aforismoj kaj poemoj.