Sámuel Zay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sámuel ZAY [zaj]?, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zay Sámuel ((naskiĝis la 10-an de majo 1753 en Hungara reĝlando en Komárom, mortis la 9-an de aprilo 1812 en Tata (Hungario)) estis hungara kuracisto, instruisto, mineralogo, eĉ pioniro de la hungara mineralogio. [1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sámuel Zay lernis en kalvinana lernejo en sia naskiĝurbo, ekde 1768 en kolegio de Debrecen. Li interrompis la lernadon kaj li instruis en Karcag inter 1771-1773. Li finis la lernadon en la kolegio en 1781, poste li estis lernejestro 2 jarojn en Tiszafüred. En 1788 li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest, poste li kuracadis en sia naskiĝurbo. Inter 1790 kaj 1794 li estis kuracisto de Kecskemét, poste li estis ĉefkuracisto en Tata ĝismorte.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar mineralógia avagy az ásványokról való tudomány... (Hungara mineralogio aŭ scienco pri la mineraloj...), (1791) - fundamenta ĉefverko
  • Falusi orvos pap, vagy olly orvosi útmutatás... (Vilaĝa kuracisto-pastro, aŭ tia medicina gvidlibro...), (1810) - tiam moderna medicina verko

Fontoj[redakti | redakti fonton]