Hostie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hostie
hungare: Keresztúr
municipo
Oficiala nomo: Hostie
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Zlaté Moravce
Historia regiono Supra Hungarujo
Konata loko Hruŝova burgo
Situo Hostie
 - alteco 248 m s. m.
 - koordinatoj 48° 27′ 00″ N 18° 26′ 15″ O / 48.45000 °N, 18.43750 °O / 48.45000; 18.43750 (mapo)
Areo 28,169762 km² (2 816,98 ha)
Loĝantaro 1 203 (31.12.2010)
Denseco 42,71 loĝ./km²
Unua skribmencio 1156
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 951 94
Telefona antaŭkodo +421-37
Aŭtokodoj ZM
NUTS 500283
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Hostie
Retpaĝo: www.hostie.sk
Portalo pri Slovakio

Hostie, hungare Keresztúr [kerestUr] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Hostie situas laŭ rojo fine de sakovojo. Zlaté Moravce troviĝas je 8 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo Hrussó/Hrušov[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵo konstruiĝis antaŭ ol 1293. En 1403 la reĝo okupis ĝin de la ribelantoj. En 1446 la husanoj okupis ĝin. Proksimume dum la fortikaĵokonstruado ankaŭ apuda vilaĝo formiĝis. La Habsburgoj detruis ĝin en 1708 kaj neniam ĝi rekonstruiĝis.

La vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Oni loĝis tie jam dum erao de la romianoj. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1332 en latina formo "Ecclesia Sancte Crusis", en 1388 en hungara formo "Keresztwr" apartenanta al la supre menciita fortikaĵo. En 1424 la setlejo estis doganprena loko. En 1714 oni komputis tie 44 familiojn, post 5 jaroj jam 137 familiojn. En 1828 loĝis tie 715 vilaĝanoj en 104 domoj. Lernejo ekfunkciis en 1831. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Keresztúr 924 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Zlaté Moravce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 la vilaĝanoj apogis la partizanojn. En 2001 vivis en Hostie 2537 homoj, (2522 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En fortikaĵo de Hrussó mortis hungara jezuito Gáspár Szarka.