Šalgovce
El Vikipedio
Šalgovce, hungare Tótsók [tOtŝOk] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- Areo: 9km²
- Alto super la marnivelo: 255 m
- koordinatoj: 48°31′30″N 17°53′50″O / 48.525°N, 17.89722°OKoordinatoj: 48°31′30″N 17°53′50″O / 48.525°N, 17.89722°O
- Loĝantaro: 500
- Poŝtkodo: 956 06
- Aŭtokodo: TO
- Telefonprefikso: 38
[redakti] Situo
Šalgovce situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj. Piešťany troviĝas 10 km-ojn.
[redakti] Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1156 en formo "Seka". En 1598 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Tótsók 530 homoj, (476 slovakoj, 36 germanoj, 7 hungaroj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 oni disdonis la grandbienon al la vilaĝanoj. En 2001 loĝis en Šalgovce 534 homoj, (532 slovakoj, po 1 hungaro kaj ĉeĥo).
[redakti] Vidindaĵoj
- baroka kaj klasikisma kastelo de 1760, en 1871 trakonstruiĝis
- domo de bieno-administrejo de 1775, en 1862 renoviĝis