Piešťany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piešťany
hungare: Pöstyén, germane: Pistyan, pole: Pieszczany
urbo
Kapeleto de Dia Koro de Jesuo, monumento "Dankon al liberigintoj", hotelo Thermia Palace, Kolonara ponto, Napoleonaj banlokoj
Oficiala nomo: Piešťany
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trnava
Distrikto Distrikto Piešťany
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo
Parto de Považie
Montaro Považský Inovec
Riveroj Váh, Dubová
Situo Piešťany
 - alteco 162 m s. m.
 - koordinatoj 48° 35′ 03″ N 17° 50′ 01″ O / 48.58417 °N, 17.83361 °O / 48.58417; 17.83361 (mapo)
Areo 44,201 km² (4 420,1 ha)
Loĝantaro 29 347 (31.12.2010)
Denseco 663,94 loĝ./km²
Baraĵlago Sĺňava
Unua skribmencio 1113
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 921 01
Telefona antaŭkodo +421-33
Aŭtokodoj PN
NUTS 507440
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Vikimedia Komunejo: Piešťany
Retpaĝo: www.piestany.sk
Portalo pri Slovakio

Piešťany, hungare Pöstyén [poŝtjEn], germane Pistyan estas urbo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Piešťany, kies distriktejo estas. La urbonomo signifas loĝantoj sursable.

Ponto de Piešťany

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en valo kaj laŭ bordo de Váh, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Bratislava-Žilina. Trnava troviĝas 32 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La varma fonto estis konata de la prahomoj. La unua mencio pri la komunumo devenis el 1113 en formo Pescan. Tiutempe la kampoj apartenis al abatejo. En la 13-a jarcento Mateo Csák (ĉAk) havis la tutan regionon ĝis sia morto, poste ili apartenis al la reĝo. La banejo mem estis unue menciita en 1551, sed la turkoj detruis ĝin en 1530 kaj en 1599. Iam la komunumo ricevis la rangon kampurbo. Ĉirkaŭ 1820 tiama bienulo Johano Erdődy konstruis klasikisman banejon kaj apude parkon. Baldaŭ konstruiĝis aliaj hoteloj, malsanulejoj kaj banejoj. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Kassa-Zsolna-Trencsén-Nagyszombat-Pozsony-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis en la urbo 7379 da homoj (5234 slovakoj, 1440 hungaroj kaj 593 germanoj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Pöstyén, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj, la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ dekretoj de Beneš.

En 2001 loĝis en la urbo 30 600 da homoj (29 475 slovakoj).

Gimnazio pri Pierre Coubertin
Hotelo Thermia Palace el la jaro 1912 en Piešťany

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • termala 67 °C-a banejo (la akvo emisias radiadon)
  • restaĵoj de katolika preĝejo el la 11-a j.c., apude la sankta puto estas favoraĵo; fulmo en 1772, inundo en 1813 faris ruina la preĝejon
  • paroĥa katolika preĝejo el 1832
  • luterana templo
  • ruinaĵoj de klostro
  • promenoponto el 1933

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En jaro 2010 okazis en Piešťany Somera Esperanto-Studado.

22 800 jarojn malnova Moraviana Venuso. La plej konata montro el la ŝtonepoko en Slovakio