Dunajský Klátov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dunajský Klátov, hungare Dunatőkés estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Malgranda Danubo, laŭ traira flankovojo. Dunajská Streda troviĝas 7 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1384. En 1910 loĝis en la vilaĝo 196 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. Inter 1960-1990 la vilaĝo perdis la memstarecon. En 2001 loĝis en la vilaĝo 460 da homoj, (432 hungaroj, 24 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]