Veselé (distrikto Piešťany)
El Vikipedio
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Veselé |
Veselé, hungare Vígvár estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Piešťany.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- 48°33′00″N 17°44′00″O / 48.55°N, 17.733333°OKoordinatoj: 48°33′00″N 17°44′00″O / 48.55°N, 17.733333°O
- Areo: 14 km²
- Supermara alteco: 157 m
- Loĝantaro: 1121 en 2001
- Poŝtkodo: 922 08
- Aŭtokodo: PN
- Telefonprefikso: 033
Situo[redakti]
Veselé situas laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo preteriras. Piešťany troviĝas je 11 km-oj.
Historio[redakti]
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1390 laŭ tiama hungara ortografio "Vigvar". En 1813 la inundo de Váh detruis la kampojn. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vígvár 1060 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto Nové Mesto nad Váhom, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Veselé 1121 homoj, (1110 slovakoj).
Vidindaĵoj[redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Bartolomeo de 1743, en 1925 pligrandiĝis
- kolono de Dipatrino de 1763
- skulptaĵoj pri Johano Nepomuka el la 18-a jarcento kaj de 1808
- skulptaĵo pri Sankta Vendelo de 1922
- monumento pri episkopo Stefan Moyses
Eksteraj ligiloj[redakti]
Fontoj[redakti]
- Hungara Vikipedio
