Zemianske Sady

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zemianske Sady, hungare Nemeskürt [nemeŝkurt] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Nemeškert.

Zemianske Sady situas en la plej griza parto
Zemianske Sady
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Slovakio
Ŝtato Slovakio
Regiono Trnava
Distrikto Galanta
Poŝtkodo 925 54
Aŭtokodo GA
Telefona antaŭkodo ++421-31-....
Demografio
Loĝantaro  886 (en 2008)
Geografio
Koordinatoj
48°19′30″N 17°49′15″O  /  48.325°N, 17.82083°O / 48.325; 17.82083 (Zemianske Sady)Koordinatoj: 48°19′30″N 17°49′15″O  /  48.325°N, 17.82083°O / 48.325; 17.82083 (Zemianske Sady)
Alto 153 m s.m.
Areo 8 km²
Horzono UTC+1 (en somero +2)
v  d  r
Information icon.svg

Situo[redakti | redakti fonton]

Zemianske Sady situas laŭ traira flankovojo preskaŭ kontaktiĝanta kun Šalgočka. Hlohovec troviĝas je 12, Sereď je 15 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko. Antaŭ la hungara dominado slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1156 laŭ tiama hungara ortografio "Kurt". Baldaŭe la vorto nemes (=nobelo)aldoniĝis al la loknomo. La turkoj en 1530 disrabis la vilaĝon. En 1598 pro incendio la plena setlejo cindriĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nemeskürt 577 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Zemianske Sady 861 homoj, (848 slovakoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio