Medveďov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Medveďov, hungare Medve, (=urso) germane Weißkirchen (=blanka templo) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Veľký Meder-Győr, laŭ maldekstra bordo de Danubo, (kiu estas ŝtatlimo). Kontraŭe troviĝas Vámosszabadi, inter ili ponto. La plej proksima urbo estas Győr 13 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1252 en formo Willa Medwe castri Posoniensis. La kampoj apartenis al grafoj Héderváry ekde la 13-a jarcento. Post la mezepoko la turkoj detruis la vilaĝon. Germanoj refondis ĝin dum la pli pacaj tempoj. La vilaĝo havis pramon, kiun la poŝta vojo profitis. Apud la rivero akvomuelejoj funkciis, kelkaj okupiĝis pri orolavado. Inundoj okazis en 1895, 1956, 1965.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 781 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Győr (reĝa departemento), al distrikto de Csilizköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ponto konstruiĝis en 1943, kiu simbolizis unuecon de hungaroj ambaŭflanke de Danubo. Post la 2-a mondmilito la germanoj kaj iom da hungaroj estis deportitaj, la restintaj hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 589 da homoj (509 hungaroj kaj 65 slovakoj).

Vilaĝservoj estas hungarlingva lernejo kaj infanĝardeno. Inter 1945-2008 la ponto estis grava limotapasejo, sed la limo malaperis, ja ambaŭ landoj apartenas al zono de Schengen.

Hungara legendo pri la vilaĝnomo[redakti | redakti fonton]

Okazis granda inundo, la loĝantoj vivis en boatoj. Ili ekvidis urson naĝantan. La boatistoj sekvis ĝin por eble trovi sekan teron. La urso ektrovis ĝin kaj la homoj nomumis la lokon pri la besto.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

[redakti | redakti fonton]