Zlaté Klasy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zlaté Klasy, hungare Nagymagyar, germane Gross-Magerdorf estas granda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La slovakaj historiaj nomoj estis Veľký Mager kaj Rastice.

Kirko en Zlaté Klasy

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Zlaté Klasy situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. La plej proksima urbo estas Šamorín 14 km-ojn for. Ponto estas al Senec tra la Danubo-branĉo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1232. La vilaĝo iĝis kampurbo kun foirorajto en 1699. En la 18-a jarcento ĝi havis bierofarejon. En 1910 loĝis en la urbeto 1325 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 1960 2 proksimaj vilaĝoj aliĝis al Zlaté Klasy. En 2001 loĝis tie 3475 da homoj (2352 hungaroj, 853 slovakoj kaj 247 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]