Gáň

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gáň, hungare Gány estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta.

Gáň situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Sereď-Galanta. La lasta troviĝas 5 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1113 en formo "villa Gan". En 1881 la fervojo atingis la vilaĝon, kiu kaŭzis prosperon. En 1910 loĝis tie 363 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1947 kulturdomo konstruiĝis, post jardeko proksima vilaĝo aliĝis al Gáň. En 2001 loĝis tie 632 da homoj, (600 slovakoj, 28 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]