Chropov
Chropov, hungare Sziklabánya [siklabAnja] estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Skalica.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- 48°46′20″N 17°19′00″O / 48.77222°N, 17.316667°OKoordinatoj: 48°46′20″N 17°19′00″O / 48.77222°N, 17.316667°O
- Areo: 18km²
- Supermara alteco: 244 m
- Loĝantaro: 360
- Poŝtkodo: 908 64
- Aŭtokodo: SI
- Telefonprefikso: 034
[redakti] Situo
Chropov situas en kaldrono apud la ĉeĥa landlimo, fine de sakovojo. Skalica troviĝas je 12 km-oj.
[redakti] Historio
La unua skriba mencio okazis en 1262 en formo "Rupow". En 1787 oni komputis tie 621 homojn en 110 domoj, en 1828 715 homojn en 102 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Chropó, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado loĝis tie 580 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Sziklabánya apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Skalica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 laŭ la popolnombrado vivis en Chropov 366 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika baroka-klasikisma preĝejo omaĝe al Johano Baptisto de 1786, en 1940 renoviĝis
- klasikisma kapelo el la 19-a jarcento
[redakti] Rete
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio