Veľká Paka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Veľká Paka, hungare Nagypaka estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Komárno-Bratislava. La plej proksima urbo estas Šamorín 8 km-ojn for. Ili troviĝas inter Danubobranĉoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1250. Dum la historio apude troviĝis vilaĝoj Kispaka (=Malgranda Paka) kaj Csukárpaka (ĉukArpaka), kiuj aliĝis al Nagypaka en 1940.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 322 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 676 da homoj (376 hungaroj kaj 286 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]