Nový Život

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nový Život, hungare Illésháza estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La historia slovaka nomo estis Eliášovce. La loknomo signifas: Nova Vivo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Šamorín troviĝas 16 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo naskiĝis en 1960 laŭ unuigo de 4 vilaĝoj. La nova vilaĝonomo signifas Nova Vivo.

Eliášovce[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1238 en formo Altolutoljafeuld. La kampoj apartenis al familio Illésházy (ilEŝhazi), pri kiuj nomiĝis la vilaĝo kaj havis ankaŭ kastelon. La vilaĝo preskaŭ senhomiĝis dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a.

La ceteraj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1464 pri Esterháza, kiu estis devenejo de familio Eszterházy (esterhAzi). Szentpéterfölde ricevis la nomon pri preĝejo omaĝe al Sankta Petro, menciita en 1390.

En 1910 loĝis en Illésháza 571 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al la departemento Pozsony, al distrikto de Somorja. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. Post la unuiĝo en 1960 ekfunkciis uzinoj pri viandaĵoj, fadeno, balgo. En 2001 loĝis en la vilaĝo 2048 da homoj, (1746 hungaroj, 242 slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]