Pataš

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pataš, hungare Csilizpatas estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 17 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1268. En 1910 loĝis en la vilaĝo 700 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Győr (reĝa departemento), al distrikto de Csilizköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis tie 805 da homoj (722 hungaroj kaj 60 slovakoj).