Blatná na Ostrove
El Vikipedio
Blatná na Ostrove, hungare Sárosfa estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 820
- Poŝtkodo: 930 32
- Telefonprefikso: +421 031
[redakti] Situo
la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Komárno-Bratislavo. La plej proksima urbo estas Dunajská Streda 12 km-ojn for.
[redakti] Historio
En 1910 loĝis en la vilaĝo 369 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Dunaszerdahely, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 823 da homoj (726 hungaroj kaj 84 slovakoj).
[redakti] Vidindaĵo
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1721
