Jánovce (distrikto Galanta)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Jánovce

Ne miskomprenu kun Janovce!

Jánovce, hungare Dunajánosháza estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta. La hungaroj uzas ankaŭ la pli mallongan formon Jánosháza.

Jánovce situas en la plej griza regiono

[redakti] Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Senec troviĝas 12 km-ojn for.

[redakti] Historio

La unua mencio pri la loko devenis el 1289, sed tamen en 1792 grafo Johano Pállfy (pAlfi) fondis vilaĝon. Johano troviĝas en la vilaĝnomo (János kaj Ján). En 1910 loĝis tie 193 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Szenc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 448 da homoj, (291 slovakoj, 148 hungaroj).

[redakti] Vidindaĵoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj