Mostová
Mostová, hungare Hidaskürt estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 25 km²
- Alto super la marnivelo: 117 m
- Loĝantaro: 1600
- Poŝtkodo: 925 07
- Aŭtokodo: GA
- Telefonprefikso: 31
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ 2 rojoj, laŭ flankovojoj. Galanta troviĝas 8 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1245 en formo "Curty" apartenanta al fortikaĵo de Pozsony. En 1910 loĝis en Hidaskürt 1559 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo kolĥozo pri Ruĝa Stelo formiĝis. En 1990 faka mezlernejo fondiĝis. En 2001 loĝis tie 1600 homoj, (1409 hungaroj, 177 slovakoj). En la vilaĝo kudrejo funkcias.
Vidindaĵoj [redakti]
- baroka katolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1759, sakristio alkonstruiĝis en 1763
- skulptaĵo pri pentristo Aleksandro Kiss
