Hubice

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hubice, hungare Nemesgomba estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. Ĝis 1899 la hungaroj uzis la pli mallongan formon Gomba.

Enhavo

Situo [redakti]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Šamorín troviĝas 10 km-ojn for.

Historio [redakti]

La unua mencio devenis el 1301. Familio Gomba havis la kampojn. En 1666 la ĉefepiskopo de Esztergom fondis uzinon pri drapo konstruis fiŝolagon. En 1882 oni fondis elitan bredejon de konkursoĉevaloj. En 1910 loĝis en la vilaĝo 237 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Somorja. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 504 da homoj, (389 hungaroj, 111 slovakoj).

Vidindaĵoj [redakti]

Famulo [redakti]

  • vivis en la vilaĝo sciencisto-inventisto Farkas Kempelen