Macov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Macov, hungare Macháza estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. La plej proksima urbo estas Dunajská Streda 15 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1367. En 1910 loĝis en la vilaĝo 142 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Dunaszerdahely, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 155 da homoj (88 hungaroj, 37 slovakoj, 27 ĉeĥoj).