Bodíky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bodíky, hungare Nagybodak estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, inter maldekstra bordo de olda Danubo kaj dekstra bordo de kanalo Danubo, laŭ traira flankovojo. Dunajská Streda troviĝas 22 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1272. En la 15-a jarcento la kampoj apartenis al fortikaĵo de Pozsony, baldaŭe al familioj Amadé kaj Pálffy (pAlfi). La loĝantoj okupiĝis precipe pri fiŝkaptado. En la 19-a jarcento 14 akvomuelejoj funkciis sur la Danubo. En 1910 loĝis en la vilaĝo 704 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. Inter 1960-1990 la vilaĝo predis la memstarecon. Dum la rememstariĝo konstruiĝis la kanalo, sekve la vilaĝo trovis sin en insulo. En 2001 loĝis en la vilaĝo 317 da homoj, (306 hungaroj, 5 slovakoj). Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la ŝtatlimo sur la olda Danubo malaperis, oni senĝene povas boatadi al la hungara bordo.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]