Sládkovičovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sládkovičovo
hungare: Diószeg, germane: Diosek
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Sládkovičovo
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trnava
Distrikto Distrikto Galanta
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo
Riveroj Dudváh, Šárd
Situo Sládkovičovo
 - alteco 121 m s. m.
 - koordinatoj 48° 12′ 10″ N 17° 38′ 26″ O / 48.20278 °N, 17.64056 °O / 48.20278; 17.64056 (mapo)
Areo 29,094 km² (2 909,4 ha)
Loĝantaro 5 711 (31.12.2009)
Denseco 196,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1326
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 925 21
Telefona antaŭkodo +421-31
Aŭtokodoj GA
NUTS 504017
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Situo enkadre de Regiono Trnava
Vikimedia Komunejo: Sládkovičovo
Retpaĝo: www.sladkovicovo.sk
Portalo pri Slovakio

Sládkovičovo, hungare Diószeg, germane Diosek estas urbo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Bratislavo-Nitra, laŭ fervojo Budapeŝto-Vác-Bratislavo. Galanta troviĝas 6 km de ĉi tie.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis loĝata dum la 1-a j.c. La unua mencio devenis el 1252. La hungara nomo nomiĝas pri juglando, tiutempe troviĝis tie multe da juglandarboj. En 1530 la turkoj detruis la komunumon, kiu longe estis eklezia bieno. En 1582 ĝi iĝis kampurbo kaj iom poste ĝi ricevis ankaŭ foirorajton kaj doganejo. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la aŭstroj rabis kaj bruligis la urbeton. En 1786 alvenis germanoj, kiuj fondis ĝemelkomunumon apude. La fervojo atingis la urbon en 1850. En 1910 loĝis en hungara Diószeg 2483 hungaroj, 387 slovakoj; en germana Diószeg loĝis hungaroj en majoritato. Ĝis 1919 la urbo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galanta. Poste ĝi iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, dume inter 1938-1945 la urbo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1943 la du ĝemelkomunumoj unuiĝis. Post la 2-a mondmilito duono de la hungareco estis deportita. En 1948 la urbeto prenis nomon Sládkovičovo pri slovaka poeto kaj patrioto Andrej Sládkovič. En 1983 la urbeto ricevis la rangon urbo, kiu havas fabrikojn pri teksaĵo kaj nutraĵo.

En 2001 loĝis en la urbo 6 078 da homoj (3614 slovakoj, 2340 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • katolika preĝejo el la 17-a j.c.
  • kastelo de Kuffner
  • iama fabriko pri sukero el la 19-a j.c.
  • termala banejo

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]