Komjatice

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Preĝejo om. al Sankta Elizabeto de Komjatice
Preĝejo om. al Sanktaj Petro kaj Paŭlo de Komjatice
Skulptaĵo pri Ondrej Czaban de Komjatice

Komjatice, hungare Komját estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Enhavo

Situo [redakti]

La vilaĝo situas laŭ riverbranĉo Malgranda Nitra, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nitra (urbo)-Nové Zámky. La lasta troviĝas 25, Nitra (urbo) 18 km-ojn for.

Historio [redakti]

Laŭ la restaĵoj la vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la loko devenis el 1256 en formo terra Kamnati. En 1411 fortikaĵo konstruiĝis, en 1663 malkonstruiĝis. En 1573 presejo fondiĝis, kiu estis samtempe centro de kalvinismo. Dume la vilaĝo iĝis kampurbo. En 1668 la kalvinanoj foriris, alvenis katolikaj ĉeĥoj kaj slovakoj. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la loĝantoj multe suferadis. En 1783 tertremo okazis. Inter 1844-1860 tie vivis Andreo Czaban. Li kontraŭbatalis la alkoholismon. En 1910 loĝis tie 4104 da homoj (3186 slovakoj, 697 hungaroj). Ĝis 1918 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto de Érsekújvár. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En la ĉirkaŭaĵo la hungaroj estis pli. En 1945 la loko estis bombardita. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 1990 tie naskiĝis movado por esti la slovaka oficiala lingvo. En 2001 loĝis tie 4207 da homoj (4125 slovakoj, 28 hungaroj).

Vidindaĵoj [redakti]

Famulo [redakti]

  • mortis en 1860 pastro kaj politikisto Andreo Czaban