Radošina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radošina troviĝas en la plej griza parto

Radošina, hungare Radosna [radoŝna] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany. Ankaŭ proksima vilaĝeto apartenas al la municipo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Radošina

Situo[redakti | redakti fonton]

Radošina situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ flankovojoj, fine de fervojo el Nitra. Piešťany troviĝas 11, Topoľčany 21 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko, neolitiko kaj ferepoko. La nomo aperis unue en 1249, la vilaĝo mem menciiĝis en 1280 en formo "Radissna". Ĝis la 14-a jarcento la bienoj apartenis al episkopejo de Nyitra. Ekde la 16-a jarcento la vilaĝo ricevis la titolon kampurbo, rajton pri bazarado ekde 1697. En 1605 incendio okazis. En 1828 vivis tie 733 homoj en 104 domoj. En 1835 incendio, en 1866 ĥolero okazis. En 1910 loĝis en Radosna 1353 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Radošina 2003 homoj, (1979 slovakoj, 10 ciganoj, 8 ĉeĥoj, 2 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]