Piroska de Hungario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Piroska)
Sankta
Piroska de Hungario
Persona informo
Naskonomo Piroska
Naskiĝo 30-an de novembro 1087 (1087-11-30)
en Esztergom
Morto 13-an de aŭgusto 1134 (1134-08-13) (46-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Ladislao la 1-a vd
Patrino Adelaide of Rheinfelden vd
Edz(in)o Johano la 2-a Komneno vd
Infanoj Isaac Komnenos • Alexios Komnenos • Andronikos Komnenos • Manuelo la 1-a Komneno • Theodora Komnene • Maria Komnene • Eudokia Komnene vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Piroska [piroŝka] (10881134) estas ortodoksa sanktulino. En kelkaj lingvoj ŝia nomo estas Sankta Irena. Ŝi estis filino de Ladislao la 1-a (Hungario) kaj edzino kaj imperiestrino de Johano la 2-a Komneno. Ŝia memortago estas en la 13-an de aŭgusto.

Sankta Piroska kun Johano la 2-a Komneno, Dipatrino kaj Jesuo
Piroska, kiel imperiestrino

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Esztergom, kiel princino. Ŝi frue orfiĝis en la hungara kortumo kaj pro politikaj kaŭzoj li fianĉiniĝis en 1104 al la estonta imperiestro de Bizanco. Tie ŝi ortodoksiĝis kaj ricevis novan nomon Irena. Ŝi naskis 8 gefilojn, el kiuj unu baldaŭe estis imperiestro, alia estis kunimperiestro.

En la bizanca kortumo ŝi ofte akceptis pilgrimantojn el Hungara reĝlando kaj Sankta Tero. Dank' al tio la rilatoj estis bonaj al la menciitaj landoj. Ŝi fondis gravan monaĥejon kune kun hospitalo. Tiu lasta konstruaĵo estis modelo dum la mezepoka Eŭropo.

Post morto de Piroska la ortodoksa eklezio sanktuligis ŝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]