Maciej Płażyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maciej Płażyński
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1958 (1958-02-10)
en Młynary
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (52-jaraĝa)
en Smolensk
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Tombo Mariapreĝejo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater fakultato de juro kaj administrado en la universitato de Gdansko
Memorigilo Maciej Płażyński
Familio
Infano Kacper Płażyński
Okupo
Okupo politikistojuristo
TTT
Retejo http://www.plazynski.pl/site.php5/
vdr

Maciej Płażyński (naskiĝis la 10-an de februaro 1958 en Młynary, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – pola juristo kaj politikisto. Vojevodo de Gdańsk en la jaroj 1990–1996, marŝalo de Sejmo de la 3-a kadenco, unu el kunfondintoj kaj estinta prezidanto de Civitana Platformo kaj de ties parlamenta klubo, delegito al Sejmo de la 3-a, 4-a kaj 6-a kadencoj, senatano kaj vicmarŝalo de la Senato de 6-a kadenco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj junaĝo

Maciej Płażyński finis Ĝeneralklerigan Liceon en Pasłęk, poste dum jaro laboris ĉe konstruado de Nova Huta en Dąbrowa Górnicza. E 1977 komencis studi juron en Universitato de Gdańsk, kiun finis en 1991.

Politika agado en Pola Popola Respubliko

En la 80-aj jaroj apartenis al la movado de Juna Pollando. En 1980 estis kunkreinto de Sendependa Asocio de Studentoj. Aŭtune 1981 koordinis lokan strikon en la universitato, poste aktivis en solidareca opozicio. En 1987 iĝis prezidanto de konservisma Klubo de Politika Penso.

Morto kaj entombigo

Pereis la 10-an de aprilo 2010 en katastrofo de pola aviadilo Tu-154M en Smolensk survoje al Celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin. Entombigita la 21-an de aprilo samjare en kapelo de Mariapreĝejo en Gdańsk.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]