Valdis Dombrovskis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdis Dombrovskis
Persona informo
Valdis Dombrovskis
Naskiĝo 5-a de aŭgusto 1971
en Rigo
Lingvoj latva vd
Ŝtataneco Latvio vd
Alma mater Universitato de LatvioTeknologia Universitato RigoUniversitato de MajencoUniversitato de Marilando vd
Partio Jaunais Laiks
Subskribo Valdis Dombrovskis
Familio
Edz(in)o Ārija Dombrovska vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikistofizikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloRigo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Latvio
Dum 12-a de marto 2009 - 27-a de novembro 2013
Antaŭulo Ivars Godmanis
Sekvanto Laimdota Straujuma
EU-Komisionano
por  Latvio
Dum 2014
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Valdis DOMBROVSKIS (naskiĝis la 5-a de aŭgusto 1971 en Rigo) estas latva politikisto. Li estas membro de la liberalisma konservativisma politika partio Jaunais Laiks ("nova erao", laŭlitere "juna tempo"). Ekde la 12-a de marto 2009 ĝis 2013 li estis la ĉefministro de Latvio. Ekde 2015 li membras en la Eŭropa Komisiono, unue Komisiono Juncker kaj de 2020 en la Komisiono von der Leyen.

Dombrovskis studis fizikon en la Universitato de Latvio kaj ekonomikon en la Teknologia Universitato de Rigo. De 1995 ĝis 1996 li laboris en la instituto pri fiziko de la Universitato de Majenco en Germanio. Poste li dungiĝis en la Universitato de Latvio kaj la Universitato de Marilando en Usono.

Valdis Dombroskis apartenas al la partio Jaunais Laiks. De la 7-a de novembro 2002 ĝis la 9-a de marto 2004 li estis ministro pri financoj de Latvio en la registaro de Einars Repše. Ekde tiam li estas parlamentano de la frakcio Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj en la Eŭropa Parlamento. Post la demisio de la ĝistiama ĉefministro Ivars Godmanis li la 26-an de februaro 2009 de la prezidento Valdis Zatlers estis taskigita formi novan registaron. La 12-an de marto lia ministraro estis konfirmita de la latvia parlamento Saeima.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Edziĝinta kun Ārija Dombrovska[1]. Lia familio parte estas pol-devena[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Foto pri Ĉefministro de Latvio, Valdis Dombrovskis (maldekstre) kaj Usona Ŝtata Ministro por Eŭropaj kaj Eŭraziaj Aferoj D-ro Philip H. Gordon (dekstre)