Valdis Zatlers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Valdis Zatlers
Valdis Zatlers

En funkcio:
8-a de julio 2007 – 8-a de julio 2011
Antaŭulo Vaira Vīķe-Freiberga
Sekvanto Andris Bērziņš

Naskiĝo la 22-an de marto 1955(nun 1955-03-22) (do nun 59-jara)
en Rigo, Latvio
Nacieco latva
Politika partio sendependa
Profesio politikisto, kuracisto
v  d  r
Information icon.svg

Valdis Zatlers (naskiĝis la 22-an de marto 1955(nun 1955-03-22), do nun 59-jara) estas latva kuracisto kaj politikisto. De la 8-a de julio 2007 ĝis la 8-a de julio 2011 li estis la ŝtata prezidanto de Latvio. Valdis Zatlers ĝis julio 2011 ne reprezentis politikan partion, sed fine de julio 2011, senpere post la fino de sia prezidanta oficperiodo, fondis la propran partion "Reforma partio de Valdis Zatlers".

Kuracista kariero[redakti | redakti fonton]

Valdis Zatlers finis la studon en la Medicina Akademio de Latvio en Rigo en 1979. Post tio, li laboris en la 2-a Riga Hospitalo kaj iĝis gvidanto de la servo pri traŭmatologio en 1985. Ekde 1994, li estis la direktoro de la Latvia Traŭmatologia kaj Ortopedia Hospitalo kaj ĉefo de la gvida konsilio ekde 1998 - ambaŭ oficojn li finis la 5-an de julio 2007.

Valdis Zatlers kiel kuracisto partoprenis la prizorgadon de viktimoj de la Nuklea akcidento de Ĉernobilo. La 27-an de aprilo 2007 li pro tio ricevis la Ordenon de Tri Steloj (Trīs Zvaigžņu Ordenis) de Latvio.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Valdis Zatlers estis estrarano de la Latvia Popola Fronto en 1988 kaj 1989 - civitana movado, kiu - simile al la movadoj Sąjūdis en Litovio kaj Estonia Popola Fronto en Estonio - ekde 1988 senperforte luktis por sendependiĝo de la lando el la komunisma ŝtato Sovetunio, kiu en junio 1940 perforte konkeris kaj okupis la respublikon kaj de tiam regis ĝin.

La 22-an de majo 2007, la reganta parlamenta koalicio de la latvia parlamento Saeima oficiale nomumis lin kiel prezidenta kandidato. Valdis Zatlers ne estas membro de politika partio, sed subskribis la manifeston de la Popola Partio de Latvio kiam la partio estis fondita en 1998.