Carl Gustaf Emil Mannerheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Barono Carl Gustaf Emil Mannerheim marŝalo de Finnlando
Carl Gustaf Emil Mannerheim

En funkcio:
4-a de aŭgusto 1944 – 4-a de marto 1946
Antaŭulo Risto Ryti
Sekvanto Juho Kusti Paasikivi

Defendestro de Finnaj Defendaj Fortoj
En funkcio:
17-a de oktobro 1939 – 12-a de januaro 1945
Antaŭulo Hugo Viktor Österman
Sekvanto Axel Erik Heinrichs
En funkcio:
28-a de januaro 1918 – 30-a de majo 1918
Antaŭulo posteno kreita
Sekvanto Karl Fredrik Wilkman

Regento de Finnlando
En funkcio:
12-a de decembro 1918 – 26-a de julio 1919
Antaŭulo Pehr Evind Svinhufvud
Sekvanto nova respublika konstitucio, la ofico pereis

Naskiĝo 4-a de junio 1867
en Flago de Finnlando kastelo Louhisaari, Grandprinclando Finnlando
Morto 27-a de januaro 1951
en Flago de Svisio Lausanne, Svisio
Nacieco finno
Edzo/ino Anastasie Mannerheim, naskita Arapova (divorcitaj en 1919)
Infanoj Anastasie, 23-4-1893-1977
Sophie, 15-7-1895-1963
Profesio Militistara oficisto kaj ŝtatestro
Religio Luterano
Subskribo Carl Gustaf Emil Mannerheim, subskribo
v  d  r
Information icon.svg
Carl Gustaf Emil Mannerheim
Carl Gustaf Emil Mannerheim.jpg

Naskiĝo: 4-a de junio 1867
en
Morto: 27-a de januaro 1951
en
Soldata kariero
Rango: Marŝalo de Finnlando
Militoj: Rusa-japana milito, Finna intercivitana milito, Vintra milito, Daŭriga milito, Laponia milito
v  d  r
Information icon.svg
Parencaro
patro
patrino
fratino
avo
onklo
La estonta marŝalo (dekstre) kun siaj gefratoj. Meze la juna baronino Sophie Mannerheim, fondintino de modernaj flegaferoj en Finnlando.
C. G. E. Mannerheim (dekstre) kiel lernanto en Rajdista lernejo de Nikolajevski

Marŝalo de Finnlando, generalo kaj barono Carl Gustaf Emil MANNERHEIM (naskiĝis la 4-an de junio 1867 en kastelo Louhisaari, Finnlando; mortis la 27-an de januaro 1951 en Lausanne, Svisio) estis finnlanda nobelo, diplomato kaj armeestro, unu el starigintoj de memstara Finnlando. De finnlandanoj li estas adorata kiel nacia heroo, kreinto kaj defendanto de la memstareco de Finnlando, en decembro de 2004 finnoj elektis lin en televida balotado kiel la plej grandan finnon de ĉiuj tempoj. Li estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj armeestroj de la 20-a jarcento kaj eminenta stratego de defendaj, malfruigaj kaj retirigaj bataloj.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Marŝalo Mannerheim devenis el la signifa nobela familio de Mannerheimidoj. Lia avo, grafo Carl Gustaf Mannerheim, estis signifa entomologo kaj juĝisto; lia patro, grafo Carl Robert Mannerheim, nesukcesa komercisto, kiu bankrotis kaj mallongtempe post la naskiĝo de Carl Gustaf forlasis la familion kaj forveturis Parizon, kie li vivtenis sin kiel artisto. La patrino de Carl Gustaf, Hedvig Charlotta (Hélène) von Julin, estis filino de komercisto. En vico kiel la tria filo de grafo li ricevis post sia naskiĝo la titolon barono, finne Vapaaherra, svede Friherre. La infanaĝon li travivis en familia kastelo Louhisaari, sed ĝi devis esti en la jaro 1880 vendita, por ke estu kovritaj la plej grandaj ŝuldoj de la patro, kaj en la jaro 1881 mortis la patrino de Carl Gustaf, kaj zorgon pri ŝiaj sep infanoj transprenis Albert von Julin, onklo el la flanko de patrino.

En la jaro 1882 la dekkvinjara Carl Gustaf estis forsendita en kadetan lernejon en Hamina. En la jaro 1886 li estis eliminita el la lernejo pro rompo de disciplino. Poste li studis en privata liceo en Helsinko kaj poste, kiam en junio de 1887 li kunmetis akceptekzamenon en universitato, li komencis en sia 20-a jaro agadi en rajdista lernejo de Nikolajevskij en Peterburgo. Post ties fino (1889) li ricevis rangon de korneto kaj estis lokigita en vicojn de rajdista regimento agadanta en Pollando, kie li atendis, ĝis kiam liberiĝos posteno en kavalira gvardio.

Kariero en rusa armeo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1891 Mannerheim estis vokita por deĵori en kavalira gvardio de carino Marija Fjodorovna en Peterburgo. Liaj parencoj svatis lian geedziĝon kun Anastasia Arapova (18721936), filino de rusa generalo Nikolaj Arapov, kun kiu li havis du filinojn: Anastasia (18931977) kaj Sophia (18951963). La geedzeco ne estis tro feliĉa, en la jaro 1902 la geedzoj ĉesis interkontaktiĝi kaj en la jaro 1919 sekvis formala divorco.

Mannerheim deĵoris en vicoj de la kavalira gvardio ĝis la jaro 1904. En la jaroj 18971903 li deĵoris en administracio de kortegaj ĉevalejoj, kie li estis respondeca pri aĉetado kaj elektado de bredaj ĉevaloj kaj bredaj virĉevaloj por bezonoj de la gvardio. En la jaro 1903 li estis komisiita pri inspekto de ceremoniaj veturoj de eskadronoj kaj li fariĝis komisionano inspektanta je trejnado de rajdistaj kapabloj. En oktobro de 1904 Mannerheim estis donita en la rango de subkolonelo al stabo de la 52-a Neĵina dragona regimento, kun kiu li transŝoviĝis ĝis Manĉurio, kaj sekve li batalis en rusa-japana milito. Ĉi tie ekstartis lia stela kariero, kiam li estis en la paso de batalo ĉe Mukden avancita pro kuraĝeco kaj eminenta komandado je kolonelo.

Post la milito en interŝanĝoj de la jaroj 1905 kaj 1906 Mannerheim restadis en Finnlando kaj Svedio, kie li reprezentis sian familion en pli superaj rondoj kaj en Finnlanda parlamento. Poste cara generala stabo komisiis lin gvidi du armea-sciencista-diplomatajn ekspediciojn. Vojdirekto de tiu ĉi unua, en kiu eĉ kun la ekspedicio partoprenis ankaŭ franca sciencisto Paul Pelliot, kondukis el Turkmenistano ĝis Kaŝgaro (julio ĝis oktobro de 1906), la alia poste ĝis Pekino (19061908). Mannerheim trapasis en ambaŭ ekspedicioj sume 14.000 km en selo kaj li renkontiĝis eĉ kun dalai-lamao. Dum ambaŭ vojaĝoj li amasigis multegon da sciencista materialo, kiu estas ĝis hodiaŭ alte taksata konsistero de kolektaĵoj de Finnlanda nacia muzeo. Lia ekspedicio estis tre signifa ankaŭ el armea vidpunkto, ĉar la regiono, kiun li travojaĝis, estis perceptata kiel kriza kaj promesanta eblajn politikajn kaj armeajn kunpuŝiĝojn inter Granda Britio, Ĉinio kaj Rusio kaj la tasko de Mannerheim estis traesplori ĝin, noti humorojn inter loĝantoj kaj prepari grundon por eventualaj armeaj agadoj (vidu ankaŭ la t.n. Grandan ludon).

Reveninte el la ekspedicio lia kariero abrupte ascendis: en la jaro 1909 li komandis al rajdista regimento, en 1910 li estis avancita je generalmajoro kaj li transprenis komandadon super regimento de cara gvardio dislokigita en Varsovio. En 1912 li fariĝis ano de cara trupo kaj je unu jaro poste li transprenis komandadon super rajdista brigado.

Dum la Unua mondmilito Mannerheim batalis en rusa-aŭstria kaj rumana batalfrontoj iom post iom kiel komandanto de rajdista brigado, de la 12-a rajdista divizio (1915) kaj fine de la 6-a rajdista armeo (somere 1917). Dum la milito li ricevis rangon de generalleŭtenanto kaj li estis dekorita per kelkaj medaloj, inter aliaj ankaŭ per la plej alta rusa armea honorigo - la Kruco de sankta Georgo. Mallongtempe transpreninte la komandadon super la armeo Mannerheim malsaniĝis kaj li estis forlasita por kuraci sin. Ĉar li estis dura rezistanto al komunismo, post bolŝevika renverso jam ne estis por li loko en la rusa armeo (plie li same ne interesiĝus pri ĝi) kaj fine de la jaro 1917 li revenis hejmen en Finnlandon, kiu ĝuste proklamis memstarecon.

Intercivitana milito[redakti | redakti fonton]

Mannerheim venis al Helsinko la 18-an de decembro 1917. La situacio estis malĝojiga. En la lando senĉese ĉeestis rusaj soldataroj fidelaj al la bolŝevika registaro (proksimume 42.500 viroj), kiu spite al agnosko de la finnlanda memstareco rifuzis revoki ilin, kaj en stratoj sen centra komandantaro kunpuŝiĝis Blankaj gvardioj kaj Ruĝaj gvardioj. La rusaj taĉmentoj plie provizis ruĝajn gvardiojn per armiloj kaj oni supozis, ke okaze de intercivitana milito ili senvuale subtenos la ruĝajn gvardianojn. Mannerheim, kiu mallongtempe post sia alveturo aliĝis en la t.n. Armean komitaton, alvokis dum tiuj ĉi cirkonstancoj al rapidaj agadoj. La 16-an de januaro 1918 Senato nomumis lin supera komandanto de ĝis tiam en la praktiko neekzistanta Finnlanda armeo. Mannerheim poste ekiris norden en la regionojn, kie superforton havis la blankaj gvardianoj, por ke li de tie komencu organizi siajn soldatarojn. El Rusio tiutempe fluis en Finnlandon amasoj de revoluciuloj kaj "volontuloj", kiuj devis subteni ruĝan revolucion, kies komencon gvidantaro de socialaj demokratoj aprobis je la 25-a de januaro. Jam du tagojn antaŭe rusa komisaro pri milito donis ordonon al rusaj registaraj taĉmentoj en Finnlando, ke ili kunlaboru kun la ruĝaj gvardioj dum malarmigo de la blankaj gvardioj. La finnlanda registaro reagis al tio proklamante la blankajn gvardiojn kiel registarajn taĉmentojn, kies atako estos taksita kiel milita agado, kaj publikigis la nomumon de Mannerheim kiel supera komandanto.

Generalo Mannerheim subinflue de senĉese pli oftaj incidentoj decidis ne plu heziti kaj li ordonis al la blanka gvardio komenci la malarmadon de rusaj taĉmentoj. Premiero Svinhufvud lastamomente petis lin, ke li malvalidigu la planon, ĉar laŭ lia opinio ekzistis espero, ke li sukcesos interkonsenti kun la rusa bolŝevika registaro, sed Mannerheim decidis malagnoski lian peton. La agadoj de ambaŭ flankoj tiel komenciĝis preskaŭ samtempe. La ruĝaj gvardianoj priregis Helsinkon, Viborg-on kaj Tampere-on (unusola iom karakteriza malsukceso de la malarmada agado de Mannerheim) kaj vicon de pluaj urboj kaj ili unuiĝis ĉi tie kun la rusaj taĉmentoj, la fortoj de Mannerheim poste neatendite ĉirkaŭis kaj malarmis la rusajn garnizonojn en Vaasa, Mikkeli kaj ĉie en la nordo. Preno de rusaj armeaj deponejoj donis sufiĉon de materialo por armado de la t.n. Ŝirma korpuso kaj ties fakta disvastigo kaj vekis entuziasmon inter simpatiantoj de la blankaj gvardianoj. La restintaj rusaj registaraj soldataroj poste jam senvuale stariĝis enflanke de la ruĝaj gvardianoj, pro kio ili unuflanke donis al ili tre grandan armean subtenon, sed aliflanke ili tre damaĝis ilin, ĉar al plimulto de ordinaraj finnlandanoj la antaŭa rusa registaro en Finnlando neniom plaĉis, la rusaj soldataroj estis en Finnlando tre nepopularaj kaj la ruĝaj komencis esti perceptataj ĉe multaj loĝantoj kiel malamikoj de la sendependeco de la finnlanda ŝtato.

Mannerheim decidis ludi je tempo. Eĉ spite al karakteriza kresko Ŝirma korpuso estis kelkoble malpli forta ol la ruĝaj gvardioj kaj iliaj rusaj aliancanoj kaj ĝi havis ankaŭ pli malbonan armilaron. Sed ĝi rapide kreskis je volontuloj el vicoj de la finnlanda loĝantaro kaj ankaŭ el eksterlando (kvankam Mannerheim dure rifuzis akcepti intervenon de alia ŝtato, li mem postulis je helpo volontulojn el vicoj de loĝantoj de fremdaj landoj), precipe el Svedio. Estis alveturonta ankaŭ la 27-a arbarĉasista bataliono el Germana Imperio (taĉmento konsistanta el finnlandanaj volontuloj). Samtempe organizis sin reto de la blankaj partizanaj taĉmentoj sur teritorio priregata fare de la ruĝaj gvardianoj. Por la pli supre menciitaj faktoj pli ampleksaj ofensivoj rolis sole en okcidenta parto de batalfronto (kie ili estis tre sukcesaj) kaj en spaco de Tampere, kie ili malsukcesis. La ruĝaj fortoj subtenataj de la rusaj soldataroj komencis ampleksan ofensivon, sed Mannerheim per pripensita defendo unue malfruigis ĝin kaj poste haltigis. Poste li mem komencis proprajn ampleksajn kaj zorgeme preparitajn batojn, kiuj finiĝis en decida batalo pri Tampere. Post falo de tiu ĉi ĉefa nesto de la ruĝaj gvardianoj li poste komencis pluan ampleksan ofensivon, kiun poste subtenis la germanaj intervenaj taĉmentoj, kiujn alvokis kontraste al lia vidpunkto la Senato. La defendo de la ruĝaj gvardianoj sub tiuj ĉi batoj jam rapide detruiĝis. En majo la milito finiĝis kaj mallongtempe Mannerheim (en la paso de la bataloj avancita je generalo de kavalerio) pro disputoj kun la registaro kaj Senato pri plua direktado de la armeo rezignis (tiel okazis post tio, kiam senatanoj proponis, ke konstruado de la armeo estu komisiita al la germana inspekto kaj la generalo ricevis al la mano germanan oficiron, kiu kontrasignus liajn ordonojn).

Poste li forveturis el la lando al Svedio, kie li ripozis, kaj de tempo al tempo li gvidis neoficialajn politikajn intertraktadojn. La sveda reĝo eminentigis lin per Grandkruco de Glava ordeno pro meritoj pri Svedio, konkrete pro tio, ke danke al lia venko la lando ĉesis timi la bolŝevikan invadon. Sekve li estis komisiita per diplomatia misio en Francio kaj Granda Britio, kie li devis (kiel rezistanto de porgermana orientado de Finnlando) forturni malamikajn humorojn de tieaj registaroj. En tiu ĉi rolo li sukcesis. En decembro reveninte el sia misio li estis elektita regento.

Intermilita periodo[redakti | redakti fonton]

Kiel regento Mannerheim grandmezure gvidis la landon kaj gvidis preparojn de ties nova konstitucio kaj ŝanĝo al hereda monarkio kaj li partoprenis en serĉado de reganto. Kelkaj monarkiistoj esperis, ke Mannerheim mem povus esti la nova monarko, sed li rifuzis tiun ĉi eblon. Reĝo ja estis elektita Frederiko Karolo de Hesio, sed tiu estis post malvenko de Germana Imperio en la Unua mondmilito strikte nedezirata, kaj fine li mem rifuzis la kronon. Dum sia regentado Mannerheim sukcese traktis pri nutraĵa helpo el eksterlando, per kio li subpremis komencantan malsaton, kaj kvankam vera antibolŝeviko, li rifuzis oficialan ŝtatan kunlaboradon kun la blankaj caraj generaloj, ĉar tiuj rifuzis la finnlandan sendependecon (sian opinion al tio li ŝanĝis en la jaro 1921, kiam li male inicis al subteno de agadoj de la blankaj kontraŭ Peterburgo, sed tiam li jam havis nenian oficialan pozicion kaj lia apelo estis malagnoskita).

La imagoj de Mannerheim pri la finnlanda direktado falis post marta parlamenta baloto (1919), en kiu monarkiistoj ĝis nun priregantaj leĝdonantajn korpusojn suferis malvenkon. Respublikanoj frunte kun socialisto Ståhlberg ellaboris respublikanan version de konstitucio kaj realigis ĝin en parlamento. Mannerheim, kiu estis konvinkita monarkiisto, post mallonga hezitado decidis ne uzi sian rajton de vetoo kaj la baloton kaj la respublikanan formon de konstitucio li akceptis. En sekvanta prezidanta baloto Sveda popolpartio starigis lin kiel sian kandidaton por la prezidanto, sed li estis laŭ atendado malvenkita de Ståhlberg, kies Nacia progresa partio havis komune kun Agrara asocio en parlamento unusignifan plimulton.

Post la malvenko en la prezidanta baloto Mannerheim retiriĝis el la publika vivo kaj okupis nenian pli signifan oficejon. Vico da politikistoj el tereno de politika centro konsideris lin kiel kontraŭversian figuron precipe pro liaj dura antibolŝevismo kaj aŭtoritata prezentado, vico da maldekstrulaj politikistoj poste strikte malamis lin kiel blankan generalon kaj nobelon. Rilate al tio, ke la centro kaj maldekstrularo priregis la parlamenton, ne restis por Mannerheim tro da spaco. Mannerheim tiutempe okupiĝis per vojaĝado tra Eŭropo kaj serĉado de financaj rimedoj parte por la finnlanda Ruĝa kruco kaj parte por Unuiĝo de Mannerheim por zorgo pri infanoj, kiun li fondis kun sia fratino Sophie kaj kiu okupiĝis precipe pri zorgo pri militaj orfoj.

Mannerheim tiutempe ne tro okupiĝis pri la politiko, tamen li esprimis subtenon al kelkaj postuloj de radikala nacionalisma, aŭtoritata kaj antibolŝevisma movado Lapua, sed lia subteno baldaŭ malvarmiĝis post tio, kiam la movado komencis fari perfortajn praktikojn celante sian atentemon ankaŭ al demokrata maldekstrularo. Kiam la movado ekvokis lin en la jaro 1929 renversi la registaron kaj transpreni la potencon en la lando, Mannerheim rifuzis.

En la jaro 1931 fariĝis finnlanda prezidanto la malnova kunbatalinto de Mannerheim (kaj dum la intercivitana milito la granda politika rezistanto) el la jaro 1918, Pehr Evind Svinhufvud. Tiu alvokis Mannerheimon reen en la altan politikon kiel la prezidanton de konsilantaro de defendo. En la jaro 1933 poste Mannerheim estis avancita je kampa marŝalo. Sed lia agado en la politiko kaj sur la kampo de konstruado kaj gvidado de armeo ne estis senproblema. Lia malespera klopodo plialtigi batalkapablon de la neglektita finnlanda armeo estis obstrukcita pro manko de financoj, ĉar la registaro ripete forstrekis liajn armeajn proponojn profunden sub akceptebla limo. La frustrita Mannerheim ripetite proponis sian rezignon, sed la prezidanto ĉiam konvinkis lin, ke li reprenu ĝin, ke venontjare estos pli bone. Sed la situacio pliboniĝis nek dum Svinhufvud nek tiam, kiam en la ofico anstataŭis lin Kyösti Kallio. Sed pliboniĝis la bildo de Mannerheim en la okuloj de publiko, nun li estis perceptata de plimulto de finnlandanoj (inkluzive de tiuj socialisme orientataj) kiel nacia heroo kaj eminenta armeestro, prefere ol kiel burĝa kaj blanka generalo, al kiu ŝanĝo li intense kontribuis per sia komplezo intertrakti eĉ kun la socialistoj kaj per klopodo unuigi la nacion kontraŭ minaco, kiun li vidis en febre armadanta Sovetunio.

Mannerheim klopodis ankaŭ interveni en internacian politikon kaj konstrui pli firman unuiĝon kun Svedio. Tiu ja rifuzis fari oficialan aliancon (por ke ĝi ne rompu principon de neŭtraleco), tamen diferencaj personaj kontaktoj kaj timoj de Svedio pro Sovetunio kondukis al tio, ke certa neoficiala kunlaboro estis promesita (kaj poste, dum Vintra milito kaj Daŭriga milito, eĉ plenumita). Signifa afero estis ankaŭ la klopodo de Mannerheim unuigi la finnlandajn armilaron kaj armilproduktadon kun la sveda por plifaciligi postan aĉeton de municio kaj armiloj de tiu ĉi najbaro.

Duan fojon generalisimo[redakti | redakti fonton]

Mannerheim studanta mapon.

En la jaro 1939 la malbonaj interrilatoj de Mannerheim kun la parlamento kaj la registaro (problemoj rilatas memkompreneble al budĝeto) gradiĝis. Mannerheim denove proponis demision, sed ĉifoje li rifuzis repreni ĝin kaj plie li unuafoje turniĝis kun siaj protestoj al la publiko. Ĉifoje li venkis kaj la budĝeto estis plialtigita por li (la minaco elflanke de Sovetunio jam alkreskis tiom, ke rimarkis ĝin ankaŭ plimulto de politikistoj). Sed estis jam tro malfrue. Stalin kun Molotov jam tiutempe turniĝis al Finnlando kun neaŭdataj postuloj. Mannerheim realigis politikon de mildaj cedoj, bone konsciante, ke lia lando ne povas kontraŭstari al Sovetunio. Sed ankaŭ li konsentis kun tio, ke la tuta soveta propono estas absolute neakceptebla kaj ke ekzemple Hankon ne eblas fordoni. Samtempe li denove donis al la prezidanto sian rezignon, ĉar laŭ liaj opinioj la financaj rimedoj por la armeo ne estis venantaj sufiĉe rapide. Prezidanto Kallio estis ĉifoje decidinta akcepti lian demision, sed li jam ne havis tempon por fari tion, ĉar malsukcesis klopodo interkonsenti kaj finnlandanoj rifuzis la sovetajn postulojn.

Oktobron kaj novembron Mannerheim pasigis en febra agado. Kiel prezidanto de Konsilantaro de defendo de lando kun la gvidado de armeo li elektis armilojn por finarmigado de sia armeo preparigante sian landon por milito, pri kiu li estis konvinkita, ke ĝi nepre venos. Li organizis grandegan ekzercadon de rezervistoj, kiu post fiasko de interparoloj flue ŝanĝiĝis en kaŝitan mobilizon. Enkadre de la ekzercadoj estis konstruita la tuta vico de kampaj fortikaĵoj transverse tra Karela istmo kaj pluaj ĉefaj regionoj. Li reorganizis sian ĉefan tendon en Mikkeli tiel, ke ĝi povu servi al supera komandanto, ĉar la prezidanto anoncis al li, ke li kalkulas kun li por tiu ĉi rolo. Li reŝovis artilerion reen de la ŝtatlimoj, por ke ĝi ne estu endanĝerigita pro neatendita atako kaj por ke li kapablu facile forturni eventualajn kulpigojn pro limregionaj incidentoj. Mallongtempe antaŭ la soveta atako li poste ordonis fari lastajn preparojn, kiel ekz. enminadon de finnlandaj marbordaj akvoj kaj disigon de aviadilaj fortoj sur kampajn flughavenojn, do kiam Ruĝa Armeo komencis, senproklame militon, atakon, la soldataroj de Mannerheim estis preparitaj tiel, kiel tio eblis ĉe iliaj limigitaj fontoj. Tiel okazis la 30-an de novembro 1939. La prezidanto ankoraŭ la saman tagon nomumis Mannerheimon la supera komandanto de la Finnlandaj armitaj fortoj kaj transŝovis je li grandan parton de siaj kompetencoj. Eksplodis Vintra milito.

Mannerheim estis strikta realisto en la politiko kaj en la armea tereno. Neniam li kredis, ke li povus haltigi Ruĝan Armeon. Oficiale li memkompreneble mienis optimiste, kiel estis lia devo, sed al sia plej proksima ĉirkaŭaĵo kaj al la registaro li estis brute sincera kaj ripetite li esprimis konvinkon, ke se rusoj ekatakos, li kapablos malfruigi ilin tiel unu monaton, maksimume unu monaton kaj duonon. Poste, se ne venos helpo... Mannerheim pasigis dum la dua mondmilito plimulton de tempo en sia ĉefa tendo en Mikkeli, sed samtempe li entreprenis multajn inspektajn vojaĝojn al batalfronto kaj okaze de bezono li estis forveturanta doni raportojn al la prezidanto aŭ al la registaro.

Komence de Vintra milito Mannerheim dislokigis siajn taĉmentojn kun maksimuma singardemo - la ĉefaj fortoj estis dismetitaj sur Karela istmo kaj sur norda bordo de Ladoga lago pli profunde en la enlando, en la limregiono kaj norde troviĝis proporcie malfortaj kaj alte moviĝemaj kovraj fortoj. Mannerheim krom tio plutenis fortajn strategiajn rezervistarojn sub sia rekta komandado (la t.n. rezervo de la supera komandanto), kiujn li intencis uzi nur en krita situacio. Lia klopodo estis gvidi defendajn kaj malfruigajn batalojn kun maksimuma eluzo de multiplikitaj defendpostenoj de Mannerheim-linio kaj esperi en tio, ke aperos aliancanoj, aŭ ke Sovetunio rezignos (sed li tro bone konsciis tion, ke tro verŝajna estas eĉ ne unu).

La unua ofensivo de Ruĝa Armeo estis haltigita en sangaj bataloj ĉe Suomussalmi (kie unusola nekompleta finnlanda divizio gvidita de kolonelo Siilasvuo neniigis la 47-an armean korpuson de Ruĝa Armeo), Kuhmo, Tolvajärvi, Taipale, Summa, lago Muolla, kaj sur riveroj Kollaa kaj Vuoksi, eventuale ĝi mem de si ekhaltis en neĝkovrita sovaĝejo ĉirkaŭ Salla kaj Petsamo. Plene montriĝis falo de purigaferoj je moralo kaj agadkapablo de ruĝarmeanoj, samkiel ankaŭ tio, ke kelkaj taĉmentoj membrigitaj por la atako prezentis malriĉularon eĉ laŭ mezurunuoj de Sovetunio. Tute fiaskis esperoj por kunlaborado kun finnlanda komunista opozicio (eĉ tiu la plej ekstrema frakcio de malpermesita komunista partio eldonis proklamon, en kiu ĝi markis Sovetunion kiel malamikon de laboristaro elvokante ĉiujn laborulojn al batalo por la libereco de Finnlando). Montriĝis neprepariteco de Ruĝa Armeo por batalo en subarktaj kondiĉoj, kiun ankoraŭ pli malbonigis, ke Vintra milito estis batalata en unu el la plej kruelaj vintroj de la 20-a jarcento. La 20-an de decembro, du tagoj post la naskiĝtago de Stalin, Ruĝa Armeo devis pro manko de viroj haltigi la agadojn en la ĉefa batalfronto sur Karela istmo, kie la invadaj fortoj laŭvorte elsangis dum sturmoj kontraŭ Mannerheim-linio, kelkobla ĉeno de plifortigitaj kampaj fortikaĵoj kaj malpezaj fuortoj, kiujn Mannerheim lasis ĉi tie el siaj modestaj budĝetoj konstrui.

Memkompreneble tian katastrofon Sovetunio ne povis toleri kaj la nova ofensivo, komencita la 1-an de februaro, gvidita per dekkvinobla superforto de tio plej bona, kion oni kapablis kolekti tra la tuta lando, jam estis pli, ol la malmultnombra finnlanda armeo, suferanta pro manko de pafaĵo, povis elteni. Al Mannerheim restis nenio alia ol agnoski la malvenkon (je du monatoj pli malfrue ol li atendis eĉ en tiuj plej optimismaj scenarioj). Konfirmiĝis ĉiuj liaj avertoj. La politiko de neŭtraleco kaj fidado al Komunumo de Nacioj fiaskis. Armean materialon sendis ja relative multe da nacioj, sed venigi ĝin en Finnlandon estis problemo. Relevantan armean helpon donis sole far de Mannerheim intertraktita Svedio - sed unu volontula persekuta skadro kaj du plifortigitaj batalionoj de volontuloj estis despere malmulte kontraŭ la malamiko, kiu aktivigis en la militon pli da soldatoj, ol kiom da viroj havis la tuta finnlanda nacio inkluzive de beboj. Finnlando devis rezigni al Sovetunio grandajn teritoriojn, pagi grandajn reparaciojn kaj devligi sin al certaj formoj de kunlaborado. Ĝi ankaŭ devis doni la deziratan bazon en Hanko.

Sed la fino de la milito ne signifis finon de laboro. Neniu en Finnlando kredis, ke tio estus fino. Sume oni supozis, ke temas sole pri armistico, ke la armeo akiris sole prokraston. La sopiro venĝi sin pro maljusta malvenko kaj akiri reen la perditajn teritoriojn miksiĝis kun la konscio, ke por Sovetunio tio ne finiĝis kaj ke Finnlando estis nur forŝovita kiel problema celo ien ĝis fino de la vico. La sekvaj paŝoj de Sovetunio nepre ne kontribuis al trankviligo de la situacio kaj perfortaj prenoj de Latvio, Litovio kaj Estonio ŝanĝis jam tiel grandajn timojn de finnlandanoj en puran furiozadon. Unusola ŝtato en Eŭropo, kiu havis neniajn ŝuldojn malrapide fariĝis unu el la plej ŝuldigitaj, en despera klopodo rapide aĉeti armilojn kaj finarmigi sian armeon. Daŭro de baza soldata deĵoro estis plilongigita al du jaroj kaj estis aĉetita la plej moderna tekniko.

Sed estis necese certigi la finnlandan ekzistadon ankaŭ politike, ĉar kiel Mannerheim mem allasis, la finnlanda armeo neniam povas esti tiel forta, ke ĝi povus mem rezisti al tia koloso, kia Sovetunio estis. La marŝalo, kies prestiĝo enkadre de enlanda kaj internacia politiko ekkreskis ĝis nekredeblaj dimensioj, ne povis esti eliminita el tiu ĉi grava regiono. Sed estis elekti el nenio - kiam fiaskis planoj al unio kun Svedio, kaj Sovetunio komencis fortigi premon per pluaj postuloj kaj incidentoj sur ŝtatlimoj, Mannerheim konsentis kun intertraktado kun la hitlera Germanio. Persone li rifuzis partopreni dum tiuj ĉi intertraktadoj, sed li konsentis kun tio, ke la generala stabo sendu en Germanion kelke da pli superaj oficiroj, kiuj neoficiale intertraktus la evoluon de interrilatoj kaj kunlaboradon okaze de milita konflikto Sovetunio-Germanio aŭ Sovetunio-Finnlando. La rezulto de la traktadoj estis interkonsento pri tio, ke Finnlando ebligos trairon al germanaj taĉmentoj tra sia teritorio kaj tra suverenaj akvoj kaj allasos dislokigon kaj armeajn agadojn de la germanaj taĉmentoj en norda Finnlando kaj Laponio. Pli malfrue ili ankoraŭ interkonsentis pri principoj de reciproka kunlaborado okaze de agadoj kontraŭ Ruĝa Armeo, se estos solvitaj "koneksantaj politikaj problemoj". Per tiuj estis pensita fakto, ke Mannerheim decidis kun la registaro, ke Finnlando provos eviti al partopreno en milito Germanio-Sovetunio aŭ almenaŭ fari tion tiel lerte, ke finnlandanoj neniuokaze aspektus kiel agresoro. Sed samtempe estis konsiderate necese, ke la bataloj estu gvidataj ekster la finnlanda teritorio.

Kiam la 22-an de junio Germanio ekatakis Sovetunion, la finnlanda armeo ĝuste faris mobilizon. Finnlando tuj proklamis neŭtralecon (la germanaj taĉmentoj atakantaj el Laponio kaj la norda Finnlando ĝi kaŭzigis pro sovetaj taĉmentoj agadantaj el surmara bazo en Hanko).

Sovetunio respondis la 25-an de junio 1941 per masivaj flugatakoj kontraŭ finnlandaj urboj kaj per artileria pripafado de finnlanda teritorio. Finnlando tuj poste deklaris al Sovetunio militon rifuzante plu akcepti la rezultojn de Vintra milito. La finnlanda armeo gvidita de Mannerheim fulmorapide erigis la rusajn taĉmentojn dislokigitajn sur karela istmo kaj en Ladoga Karelio (germanaj generaloj agnoske prikomentis tion kiel "finnlanda fulmomilito") kaj ĉar paco estis en foro, ĝi daŭrigis atakante en regiono de Rusa Karelio direkte al Onega lago, rivero Svir kaj Blanka Maro. Post tio, kiam ĝi interrompis sudan parton de Murmana magistralo kaj atingis linion Ladoga lago - rivero Svir - Onega lago, Mannerheim finis la ofensivon kaj elvokis la registaron, por ke ĝi proponu al Sovetunio per interŝanĝo je paco kaj agnosko de ŝtatlimoj el la jaro 1939 por redono de Rusa Karelio. La registaro tiel sekrete kelkfoje faris, sed ĝi estis ĉiufoje rifuzita. Mannerheim do koncentriĝis al minimumigo de la finnlanda partopreno en la milito. Li rifuzis ekataki kontraŭ Leningrado aŭ daŭrigi en agadoj malantaŭ la rivero Svir kaj tute li eliminis pli grandajn plifortigojn de la germanaj taĉmentoj el Laponio fare de la finnlanda armeo. Mildigis lin eĉ ne propono de Hitler pri supera komandado super taĉmentoj de Akso en la tuta Finnlando. Poste li demobiligis parton de siaj taĉmentoj kaj emfaze li elparolis kontraŭ rekrutado de volontuloj por fremdulaj taĉmentoj de SS, kiujn germanoj volis en Finnlando aranĝi. Sed kiam Churchill sendis al li emocian leteron, en kiu li postulis, ke li prikonsideru, sur kies flanko li estas batalanta kaj ke li estus aliĝonta al la aliancanoj, li rifuzis tion kiel neeblan: "Se vi volas supervivi, vi povas alpaŝi al alianco kun Sovetunio nur tiam, se vi estas multe pli forta kaj multe pli malproksima."

Sekvis du jaroj kaj duono de trankvilo, interrompita nur en la jaro 1942 per tute malsukcesa ofensivo de Ruĝa Armeo sur rivero Svir kaj grandegaj solenoj de la 75-a naskiĝtago de la marŝalo, okaze de kiu li ricevis la honoran rangon marŝalo de Finnlando. Dum tiu ĉi okazo li estis ankaŭ "honorita" de vizito de Adolf Hitler kaj regna marŝalo Hermann Göring (laŭ siaj propraj vortoj li nepre ne konsideris tion honoro). La finnlandaj trupoj sekurigis en la jaroj 1941-1944 blokadon de Leningrado.

En la jaro 1942 Finnlando komencis senĉese fortiĝantan premon de Germanio rilate al judoj. Temis parte pri kelke da miloj de finnlandaj judoj, parte pri centoj de judaj fuĝintoj plejparte el Svedio kaj Norvegio. Dume la finnlanda registaro rifuzis paroli pri la demando de propraj judoj, en la demando de tiuj fremdaj ĝi hezitis, ĉar germanoj minacis per ĉesigo de liveroj de vive grava armea materialo. Verŝajne ĝi fine subiĝis al la premo, se ne aperus rezistanto vere neatendita. El vidpunkto de logiko Mannerheim devus esti kiel la unua por la konsento kun la germanaj postuloj, ĉar la armeo endanĝerigita pro mallongigo de liveroj falis sub lin, ne parolante pri tio, ke liaj interrilatoj kun judoj estis sur frostopunkto ekde la jaro 1939, kiam li kofiskis plimulton de posedaĵo de sinagogoj por militaj celoj. Malgraŭ tio li stariĝis kontraŭ eldono de judoj kun energio, kiun li antaŭe vidigis en la politiko malmultfoje. Kiam la registaro malgraŭ tio eldonis sekrete kelke da judoj, li avertis ĝin, ke se tio ripetiĝos, li abdikos kaj ke li memkompreneble informos la publikon. La registaro tial pluan eldonon de judoj rifuzis - ĝi motivigis tion al la germana flanko per la sinteno de Mannerheim kaj ĝi rekomendis al ĝi, ke germanoj traktu pri tio kun li. Mannerheim intertempe trankviligis finnlandajn judajn ĉefulojn per proklamo, ke li ne allasos eldonadon de iliaj kunkredantoj kaj fratoj: "Honoro de Finnlando ne permesos tion!"

Kiam estis poste en Germanio arestitaj kelke da finnlandanoj de juda deveno, la furioziĝinta Mannerheim avertis generalon Dietl-on komandanto al la germanaj taĉmentoj en Finnlando, ke li deŝirigos ĉiujn finnajn taĉmentojn, kiuj subtenas lin kaj ke li fermos fervojojn, kiuj liveras lin. Post pluaj du tagoj de minacoj kaj protestoj la incidento finis per liberigo de la arestitoj. Kiam komence de la jaro 1944 germanoj provis denove enpraktikigi la judan demandon, li rifuzis paroli pri tio: "Vi devos atendi, kiam mi estos mortinta..."

En la jaro 1944 trankvilo en la batalfronto finis. La forto de Germanio estis falanta kaj en rekta proporcio sinkis kun tio ĝia partopreno en Finnlando. Plie Stalin venis al konkludo, ke estos pli facile venki super aliancanoj de Germanio ol Germanion mem kaj Finnlandon, tenanta sin flanke de la bataloj, li karakterizis kiel "laca pro la milito kaj sopiranta pri paco". Somere de 1944 Ruĝa Armeo komencis neniigan ofensivon. Ĝi signifis por Mannerheim teruran ŝokon, ĉar li fidis al raportoj de sekretaj servoj, kiuj donis al li multe pli malfruan daton kaj principe pli malgrandajn fortojn de la malamiko. La antaŭaj defendlinioj sur Karela istmo estis trabatitaj el irado kaj antaŭ ol la ĉefaj finnaj fortoj havis tempon por amasiĝi, estis trarompita ankaŭ ĉefa defendlinio. Sed Mannerheim malgraŭ tio konservis al si malvarman kapon. Li revokis la ĥaosantan komandanton de la soldataroj sur Karela istmo (kiu intencis siajn ĝis nun nekoncentriĝintajn taĉmentojn ĵeti poparte en memmortigan kontraŭatakon) kaj ordonis al batalfrontaj taĉmentoj gvidi malfruigan batalon kaj malrapide retiriĝi al improvizita linio Taipale - Vuoksi - Okcidenta bordo de Viipura golfo. Tio ĉi ankaŭ sukcesis fari. Ofensivo de la malamiko ĉi tie haltis, parte danke al urĝa livero de infanteriaj kontraŭtankaj armiloj el Germanio.

Al Sovetunio estis proponita pacaranĝo laŭ ŝtatlimoj el la jaro 1940, sed Stalin rifuzis postulante senkondiĉan kapitulacon. Ruĝa Armeo transŝovis ĝis la finnlanda batalfronto pluajn taĉmentojn prepariĝante konkeri Finnlandon. La armea kariero de Mannerheim atingis sian lastan kaj la plej altan zeniton. La 25-an de junio 1944 eksplodis batalo en regiono Tali-Ihantala, la plej granda kaj la plej sanga batalo en la historio de la nordiaj landoj. Ĝi finis la 9-an de julio. La finnlanda armeo, al kiu komandis Mannerheim kaj Taavetti Laatikainen, haltigis en ĝi trioble pli fortajn kaj pli bone armitajn soldatarojn de la malamiko kaj kaŭzis al ĝi grandajn perdojn (22.000 mortigitoj kaj 500 eliminitaj tankoj).

Prezidanto de Finnlando[redakti | redakti fonton]

La malsukceso, kiun Ruĝa Armeo sur Karela istmo suferis spite al aktivigo de elitaj gvardiaj taĉmentoj (precipe la 30-a gvardia korpuso), venigis Stalinon al opinio, ke konkeri Finnlandon ne havas signifon (li bezonis siajn taĉmentojn al rapida konkero de multe pli riĉa kaj pli malbone ŝirmata Mez-Eŭropo) kaj proponis kondiĉojn, kiuj estis akcepteblaj. Prezidanto Risto Ryti, kiu prezentis obstaklon por fermi la pacon pro sia persona letero al Hitler, en kiu li certigis lin pri nenuligeco de finnlanda-germana alianco (kondiĉo de la germana helpo kaj ĉefaj liveroj), rezignis kaj la parlamento elektis la 4-an de aŭgusto 1944 Mannerheimon kiel prezidanton. Tiu proklamis personajn devligojn faritaj de sia antaŭulo indiferentaj por sia farado, li malvalidigis la aliancon kun Germanio, ordonis al ties taĉmentoj forlasi la nordan Finnlandon, formale li deklaris al ĝi militon kaj fermis armisticon kun Sovetunio.

En la sekvaj du jaroj li gvidis Finnlandon, sed lia pozicio estis tre malfacila. Venis novaj junaj politikistoj, kiujn li ne komprenis, premiero fariĝis diplomato Juho Kusti Paasikivi, kiun li ne toleris, kaj la politiko subpreme de Sovetunio iris en direkto, kiun li kontraŭstaris. Kiam poste Finnlando devis alpaŝi al kondamno de kelkaj siaj politikistoj kaj generaloj pro preparo de ataka milito (kion Mannerheim konsideris absurda kaj alte maljusta, ĉar Daŭrigan militon li konsideris devigita kaj defenda kaj la menciitojn herooj kaj kuraĝaj gvidantoj de la nacio), li proteste rezignis (formale pro sanstato, ĉar li ne volis provoki Sovetunion, tamen la nacio komprenis lian faron precize tiel, kiel li intencis).

Fino de la vivo[redakti | redakti fonton]

Li ĝisvivis sian vivon en svisa Lausanne, kie li verkis siajn memoraĵojn, kiuj aperis en la angla, finna kaj sveda lingvoj. Estis dezirita al li ŝtata funebro kun ĉiuj armeaj honoroj, tamen plimulto de signifaj politikistoj (prezidanto, ĉefministro kaj aliaj) ne ĉeestis, por ke ne estu provokita Sovetunio. Sed spontane kunvenis grandega kvanto da homoj, kion Sovetunio neĝoje spertis. Parton de la cerenomio pagis pro dankemo socioj de finnlandaj judoj, kiuj ankaŭ kontribuis al diversaj bustoj kaj muzeoj kunigitaj kun la persono de Mannerheim.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Uzita literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karel Richter: Limo pagita per sango. Sovetaj-finnaj militoj; Eldonejo Epocha, Prago 2006, ISBN 80-86328-97


Antaŭe: Regento de Finnlando Poste: Coat of arms of Finland.svg
Pehr Evind Svinhufvud 19181919 (ofico pereis)
Antaŭe: Prezidanto de Finnlando Poste: Coat of arms of Finland.svg
Risto Ryti 19441946 Juho Kusti Paasikivi


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.