Volontulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2005

Volontulo estas homo, kiu plenumas iun publike utilan laboron senpage, volonte, ĉu enlande, aŭ eksterlande.

Kadre de Eŭropa Unio (EU) establiĝas volontulaj centroj, kiuj peras volontuladon kadre de EU kun beneficoj al la volontuloj el la budĝeto de EU. Ekster Eŭropo volontuladon peras UN-Inform-Centroj. La centroj akreditas sendantajn volontulajn organizojn kaj akceptantajn volontulajn organizojn.

Oni distingas volontuladon: 1-e individuan, neorganizitan 2-e organizitan (inkluzive de membra principo) 3-e volontulan servon kiel specifan formon de organizita volontulado.

En la unua kategorio la aĝo de la volontulo ne estas limigita, kaj dependas de individua interkonsento aŭ kontrakto inter la volontulo kaj la akceptanta organizo.

En la dua kategorio temas kutime pri junularo inter la 18 kaj 30 jar-aĝo. Ekz. kadre de la EU-aktivecoj Junularo Agas (Youth in Action), kiam volontuloj por akceptitaj volontulaj programoj inter akredititaj organizoj ricevas EU-beneficojn.

Akrediton por volontulado povas ricevi civitana societo, eklezio aŭ reliagia asocio, aŭ jura persono de eklezio aŭ de religia asocio, publike utila organizo, fondaĵo (en Foundation) kaj fondaĵa fonduso (en Endowment fund).

Sendanta volontula organizo en akreditita reĝimo sekurigas por la volontuloj informojn, trejnadon, asekuron, kaj sekurecon dum sendado al akceptanta volontula organizo. Ne eblas akcepti volontulojn por sia propra utilo kaj sendi volontulojn al fizikaj personoj.

Volontulado okazas mallongtempe, dum malpli ol tri monatoj, aŭ longtempe, dum pli ol tri monatoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

(la artikolo bezonas pli ampleksan tekston, ankaŭ vi povas helpi)