Batalo ĉe Suomussalmi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo ĉe Suomussalmi
Konflikto: Vintra milito
Vojo el Raate post la batalo
batalo
Daŭro: 30-a de novembro 1939 - 8-a de januaro 1940
Loko: ĉirkaŭaĵo de Suomussalmi
Rezulto: Venko de finnoj
Flankoj
Finnlando Sovetunio
Komandantoj
Hjalmar Fridolf Siilasvuo armeestro Ĉujkov
korpusestro I. F. Daŝiĉev
Forto
proksimume 11 000 viroj 45 000–55 000 viroj
Perdoj
350 mortigitoj
600 vunditoj
16 000–35 000 viroj
(mortigitoj, vunditoj, perditoj)
vdr

La Batalo ĉirkaŭ Suomussalmi kaj sur vojo el Raate (ekde la 30-a de novembro 1939 - la 8-a de januaro 1940) prezentas la plej grandan venkon de finnoj en Vintra milito kaj unu el la plej neniigaj malvenkoj en la historio de Ruĝa Armeo. Grupiĝo de kolonelo Hjalmar "Sivu" Siilasvuo, konsistanta el torso de la 9-a infanteria divizio kaj batalgrupo Susi (kio eĉ ne sume sufiĉus por krei unusolan kompletan divizion laŭ finnaj normoj) en tiu ĉi batalo neniigis la 47-an armean korpuson de I. F. Daŝiĉev kreita el du plifortigitaj divizioj, tanka brigado kaj regimento de la t.n. Finna liberiga armeo (FLA).

Priskribo de la regiono[redakti | redakti fonton]

La regiono ĉirkaŭ Suomussalmi situas en norda Finnlando kaj ĝi estas tute nekonvena por gvidado de moderna milito. Tio estas milde ondiĝinta pejzaĝo de netraireblaj praarbaroj, marĉoj, lagetoj kaj lagoj. Kelke da metroj ĝis dekoj da metroj altaj montodorsoj tratranĉas ĝin de nordo al sudo, perpendikle al supozataj direktoj de la antaŭenmarŝo de bataltaĉmentoj. Stato de komunikaj vojoj inter sovetaj-finnaj limoj kaj Suomussalmi estis ekstreme malbona. En la fakto ekzistis sole du signifaj komunikaj vojoj - teorie "duzona" per gruzo surŝutita arbara vojo SuomussalmiRaate kaj ankoraŭ pli malbone veturebla komunika vojo Suomussalmi–Juntusranta.

La komunikaro inter Suomussalmi kaj finna enlando estis kontraŭe al tio esence pli densa. Plie ĝi estis plifortigita per tute nova (kaj por rusoj nekonata) fervojo, kiu tuŝis ĝis Hyrynsalmi, malgranda urbeto 40 km sudokcidente de Suomussalmi.

Planoj de la flankoj[redakti | redakti fonton]

La finna armeo[redakti | redakti fonton]

Kolonelo Siilasvuo (dekstre) dum la batalo sur la vojo el Raate.

La finna flanko konsciis la nekonvenecon de la donita regiono por la gvidado de mobila milito kaj grandegajn loĝistikajn problemojn, kiujn Ruĝa Armeo ĉi tie devus dum granda sturmo solvi, tial ĝi ne supozis, ke la malamiko ĉi tie aktivigus pli grandajn fortojn. Por defendo kaj eventualaj atakoj sur la malamika teritorio ĉi tie estis lokigita memstara bataliono de homdefendo subgvide de majoro Kari. La atako de la tuta armea korpuso absolute ŝokis finnojn, tamen eĉ ne avantaĝo de absoluta surprizo, kiun Sovetunio sukcesis, ne povis egaligi la ceterajn (por Sovetunio) tre negativajn cirkonstancojn.

Kiam la finna komandantaro plene ekkomprenis amplekson kaj celon de la malamika atako, ĝi unue elsendis al la nordo kelke de pli malgrandaj taĉmentoj por plifortigi la defendon. La plano do dekomence restis la sama. Sed baldaŭ marŝalo Mannerheim venis al decido, kiun li pli poste markis kiel unu el la plej malfacilaj en la vivo: li pene fidis raporton de esploristaro kaj de aviadila esploro rilate al la fortoj de Ruĝa Armeo amasiĝantaj kontraŭ linio de Mannerheim, li ektaksis tiujn ĉi fortojn kiel nesufiĉaj, kaj malgraŭ tio ke li atendis en proksima tempo masivan sturmon en la ĉefa batalfronto en Karela istmo, li ne hezitis forsendi plimulton de finnaj rezervoj direkte norde de Ladoga lago. La plej granda parto de alfortoj ĉi tie akiris ĝuste la regionon Suomussalmi. Prezentis ĝin la nekompleta 9-a infanteria divizio, kies komandanto, komandanto Hjalmar "Sivu" Siilasvuo, ricevis ordonon neniigi ĉiujn malamikajn invadajn fortojn en la regiono.

La plano apogis sin je specifikoj de la loka tereno, diferencaj kapabloj de ambaŭ armeoj kaj maksimume ĝi profitis el la nekapableco de Ruĝa Armeo kunordigi agadojn de unuopaj taĉmentoj, precipe poste se temas pri kunlaborado inter ties 163-a kaj 44-a divizioj, kiuj laŭ la finna plano estis tenotaj kaj neniigotaj apartigite.

Ruĝa Armeo[redakti | redakti fonton]

La 47-a armea korpuso sendita kontraŭ Suomussalmi prezentis eksterordinare fortan grupiĝon, kies tasko de malproksime ne estis nur simpla prirego de la regiono. Fakte ties celoj estis konsiderataj kiel minimume same gravaj kiel la ĉefa atako kontraŭ Mannerheim-linio.

Oni atendis de ĝi, ke tenajlo kreita fare de la 163-a kaj la 44-a divizioj kaj almembrigitaj taĉmentoj diseriginte la defendantojn de Suomussalmi antaŭenpaŝos plu en la finnan enlandon direkte al haveno Oulu. Pro ties konkero, kiu estis planita ĝis 14 tagoj post komenco de la konflikto, Finnlando estus dishakita en du partojn kaj fortranĉita de kiaj ajn liveroj aŭ helpo elflanke de Svedio.

Sed la plano, kies patroj estis Mereckov kaj Voroŝilov kaj kies detaloj devis finlabori Ĉujkov, la komandanto de la 9-a armeo, estis tre necerta kaj eliranta el sensencaj supozoj. Ĝi ne konsideris la lokajn kondiĉojn, ĝi ne okupiĝis per evidenta neprepariteco de Ruĝa Armeo por batalo en subpolusaj kondiĉoj, sen evidenta motivo ĝi supozis minimuman reziston kaj subtenon de la loka loĝantaro. Pli ol la solvo de aktualaj armeaj demandoj ĝi okupiĝis per detala preparo de armea ceremonio, kiun la 44-a divizio, konkerinte Oulu-on, estis aranĝonta. Sed la plej granda breĉo de la plano estis la supozo de la finigo de bataloj iam antaŭ fino de decembro, ĉar la rusa komandantaro ne estis kapabla sekurigi provizadon por siaj taĉmentoj. Ekzistis neniaj variantoj de la plano por bataloj kaj plenvalora provizado de la korpuso post la 21-a de decembro, la komandantaro tute senvuale kalkulis kun tio, ke tiutempe la bataloj jam estos finitaj kaj la armeo havigos pli grandan parton de nutraĵoj en la konkerita regiono. Kiam poste antaŭenpaŝo de ruĝarmeanoj kunpuŝiĝis kun abrupta rezisto de finnoj kaj la plano detruiĝis, detruiĝis komune kun ĝi ankaŭ la rusa komandantaro en la regiono.

La diviziaj komandantoj Zelencev kaj Vinogradov, komandanto de korpuso Daŝiĉev kaj komandanto de armeo Ĉujkov en la malfacila situacio reciproke kulpigis unu la alian pro nekapableco, sabotado kaj malkuraĝeco rifuzante transpreni respondecon pri la naskiĝanta katastrofo. La komandantoj de ambaŭ divizioj malespere petis permeson trabati sin el la ĉirkaŭigo, sed ambaŭ iliaj superuloj, asistataj de politikaj komisaroj transĵetis ilian peton unu inter la alia rifuzante eldoni koncernajn ordonojn. Ĉujkov poste donis absurdajn instrukciojn en senco teni la postenojn katenante al si la malamikajn fortojn kaj plenigis ilin per neplenumeblaj promesoj de provizado per aera vojo. En tiu ĉi malespera situacio la komandantoj de divizioj fine ekribelis klopodante trabati sin hejmen senrilate al ordonoj de la komandantaro, kiu jam evidente forskribis ilin. Sed ili atendis tro longe, por trabati sin reen jam estis malfrue.

Priskribo de la batalo[redakti | redakti fonton]

La falo de Suomussalmi[redakti | redakti fonton]

Atako de Ruĝa Armeo komenciĝas[redakti | redakti fonton]

Ruĝa Armeo komencis la sturmon matene la 30-an de novembro 1939. La devena plano kalkulanta je tenajlo kreita per la 163-a kaj la 44-a divizioj devis esti forlasita, ĉar la 44-a divizio ne venis al la batalkampo ĝustatempe (kaŭzo estis precipe hezitado de la sovetia komandantaro, ĉu ne estus fine pli bone aktivigi ĝin pli sude kaj lasi la tutan taskon al la 163-a divizio). La sturmon do komencis la 163-a divizio mem komune kun (al ĝi alligita) parto de la 21-a tanka brigado kaj subtenigaj taĉmentoj de FLA. Pezcentro de la atako fariĝis komunika vojo JuntusrantaSuomussalmi. Parto de apartigitaj taĉmentoj ekatakis ankaŭ laŭlonge laŭ komunika vojo Raate–Suomussalmi.

La ĉefa atako de la 163-a infanteria divizio falis al neniel antaŭsentantaj nekompleta roto de limgardistaro de leŭtenanto Elo. Lia malespera vokado por helpo vid-al-vide al preskaŭ ducentobla superforto de la malamiko estis fare de de liaj superuloj de komence taksita kiel ĥaosado kaj estis dirite al li, ke li devas batali pli bone. Tiun ĉi respondon li ricevis ankaŭ al sia dua peto posttagmeze. Plifortigite je kelke da apartigitaj limgardistoj kaj nerekrutiĝintaj membroj de hejmdefendo (do plimulte de tro junaj, respektive de tro maljunaj) daŭrigis lia taĉmento furiozajn retiriĝbatalojn en vojdirekto JuntusrantaLinnaPalovaara. La 2-an de decembro ĝi alkroĉiĝis senpere antaŭ Linna kaj por kelke da horoj ĝi tute haltigis la rusan antaŭenpaŝon, sed la malamiko eluzis sian nombran superforton kaj kiam ĝi ne sukcesis kun fronta sturmo, ĝi komencis ĉirkaŭigi la taĉmenton de la nordo. Elo do retiriĝis rekte en vilaĝon Linna-on. La 3-an de decembro eksplodis ĉe la vilaĝo furioza batalo.

La frontaj atakoj estis repuŝitaj, sed ampleksaj ĉirkaŭigaj manovroj, kiujn Elo ne povis malebligi pro manko de viroj, destinis la rezulton de la kunpuŝiĝo. La 3-an de decembro vespere, post 4 tagoj de seninterrompaj bataloj sen pli karakterizaj alfortoj, jam duone ĉirkaŭigita kaj kun preskaŭ 2/3 de falintaj aŭ grave vunditaj viroj, Elo ne eltenis la situacion kaj pafmortigis sin. Lia sekvanto, leŭtenanto Arainne, ordonis tuj forlasi Linnon kaj li daŭrigis la retiriĝbatalojn. Sudokcidente de Palovaara lia roto estis fine plifortigita je du trupoj de apartigita roto Kontula, sed eĉ ne malgraŭ tio ĝi ne povis haltigi la alvenon de la 163-a divizio, kiu sur pli bona vojo kaj pli libera spaco povis antaŭenpaŝi pli rapide.

Finnoj alvokas fortojn[redakti | redakti fonton]

En la sama tempo majoro Kari konstatis, ke li ne estas kapabla plenumi la devenajn ordonojn pri la invado al rusa teritorio (lia bataliono provante plenumi ilin kunpuŝiĝis kun rezisto minimume de regimento subtenata per tankoj kaj post gravaj perdoj li devis retiriĝi), kaj li komencis transŝoviĝi direkte al Suomussalmi. Liaj ordonoj estis tuj konfirmitaj fare de de finna komandantaro, kiu jam tute alitaksis sian opinion al la "ĥaosado" kaj komencis al Suomussalmi direktigi ĉiujn alireblajn kaj liberigeblajn taĉmentojn el la ĉirkaŭaĵo. Tamen jam estis malfrue, la ĉefpunkto Palovaara falis la 4-an de decembro kaj estis evidente, ke en la relative libera kaj trarigardebla spaco inter punktoj Palovaara kaj Suomussalmi ili kun la ĉeestantaj fortoj ne povas sukcese haltigi la malamikon. La finna komandantaro tial decidis evakui Suomussalmi-on kaj ekpreni defendpoziciojn okcidente kaj sudokcidente de lagoj Niskanselka kaj Haukipera. Tiu ĉi decido definitive falis la 5-an de decembro.

La saman tagon la finna komandantaro komencis rapide sendi en la regionon taĉmentojn el pluaj regionoj, kiuj ne estis eksponitaj al la malamika atako, precipe la 16-an memstaran batalionon dislokigita devene ĉirkaŭ la vojo al Kuusamo. Tiu kunpuŝiĝis kun esploristaj taĉmentoj de la 163-a divizio, kiujn Zelencev sendis post la konkero de Palovaara tra norda direkto, kaj forpelis ilin reen. La ĉefa parto de la bataliono dislokiĝis ĉirkaŭ lago Piispa, por ke ĝi malebligu antaŭenpaŝon de Ruĝa Armeo tra tiu ĉi direkto kaj preparis proprajn batalagadojn kontraŭ enlandaj pozicioj de la malamiko. Ĝi komencis ankaŭ sendi patrolojn monitorantaj transŝovojn de la malamikaj kolonoj, sed tiuj ĉi patroloj dume, se tio eblis, evitis al bataloj.

Majoro Kari sendis parton de taĉmentoj, por ke ili zorgu la evakuadon kaj la neniigon de Suomussalmi, kaj kun la resto li daŭrigis en malfruigaj bataloj kaj retiriĝbataloj kontraŭ la rusaj taĉmentoj antaŭenpaŝantaj al Suomussalmi tra vojo el Raate. Dum la 5-a de decembro li atingis netakseblan sukceson, kiam liaj viroj eksturmis kaj neniiginte pli grandan malamikan antaŭŝovitan taĉmenton ili konkeris kompletan serion de rusaj ĉifroj. Danke al tiu ĉi sukceso poste finnoj dum la tuta resto de la batalo subaŭskultis la rusan radiokomunikadon en la reala tempo, kio fiaskis multe da rusaj agadoj. Kari sukcesis tute haltigi antaŭenpaŝon de la malamikaj fortoj sur terkolo inter lagoj Kuomas kaj Kuivas, tamen rilate al nehaltigebla antaŭenpaŝo de la malamiko al Suomussalmi de la nordo estis klare al li, ke ili devos forlasi tiun ĉi pozicion.

Tiel okazis la 7-an de decembro. La saman tagon estis forlasita ankaŭ Suomussalmi. Ties neniigo ne estis tiel plena, kiel finnoj imagis, kelke da konstruaĵoj restis starantaj, tamen ĉiuj loĝantoj estis evakuitaj kaj en la urbo restis praktike nenia uzebla materialo aŭ nutraĵoj. La 163-a divizio konkeris Suomussalmi-on la saman tagon. En la donita momento ĝi ekokupis la plenan regionon de tiu ĉi urbo ĝis la rusa limo, inkluzive de ĉiuj vive gravaj komunikaj vojoj kaj Zelencev konjektis, ke li havas ĉion sub rego. Li okupiĝis nun precipe per la planoj al plua antaŭenpaŝo okcidenten. Sed proksimume tiutempe ŝanĝiĝis sinteno de la finna komandantaro al la regiono kaj marŝalo Mannerheim ordonis al kolonelo Hjalmar "Sivu" Siilasvuo, por ke li transŝovu eĉ kun la torso de la 9-a infanteria divizio en la regionon de Suomussalmi, transprenu ĉi tie komandadon kaj neniigu la rusajn invadajn fortojn.

La soveta antaŭenpaŝo haltigita[redakti | redakti fonton]

Plano de la batalo.

La 8-an de decembro Zelencev malsukcese provis disvastigi la regon super la regiono. La 662-a regimento ne kapablis de norde superi duran reziston de la 16-a memstara bataliono kaj konkeri Puolanka-on, kaj li estis kun grandaj perdoj repuŝita reen. En la paso de bataloj estis grave vundita komandanto de la 16-a bataliono majoro Pallari. En sudokcidento estis denove post malfacilaj bataloj repuŝita provo de du regimentoj transpaŝi Haukipera. Jam la malbonega vetero komencis pli malboniĝi. En la regiono falis preskaŭ dumetraj neĝblovaĵoj kaj la temperaturo nokte sinkis profunde sub -20 gradoj de Celsio. Kiam eĉ ne ripetado de la sturmoj je unu tago pli poste alportis deziratan efekton, Zelencev decidiĝis limigi sian sturm-aktivecon kaj atendi helpon de la 44-a divizio. Ŝajnas, ke li senĉese konjektis, ke li havas ĉion sub rego, ĉar kvankam li allasis la nesufiĉecon de sia batforto, senĉese li ne kredis, ke lia firma pozicio povus esti endanĝerigita kaj evidente li eĉ ne havis koncernan ĉirkaŭvidon pri la stato de sia provizado.

La 9-an de decembro komenciĝis en la regiono dislokigi du regimentoj de la 9-a divizio kaj finnoj prenis iniciativon. Nun, kiam sur la finna flanko jam estis sufiĉe da viroj, por ke eblu liberigi taĉmentojn ankaŭ por aliaj taskoj, ol estis la malfruigbatalaj kaj defendbataloj ĉirkaŭ la vojoj, Siilasvuo povis vide demonstri kvalitan superforton de la finnaj taĉmentoj. Finnoj, ekipitaj per skioj kaj per boacaj jungilaroj, havis pli grandan liberecon de manovrado kaj rapidecon de transŝovo ol rusaj infanterianoj sen skioj, por ne paroli pri tankoj kaj aŭtomobiloj. Dum rusoj estis katenitaj al trafikigitaj vojoj, la finnaj taĉmentoj nature moviĝis tra netraireblaj marĉoj kaj praarbaroj kaj sur frostiĝintaj surfacoj de lagoj kaj la vojoj interesis ilin sole, se ili povis ilin blokigi pro transŝovoj de la malamiko. La vetero malboniĝis kaj komenciĝis aperi pluaj fikutimoj de Ruĝa Armeo.

La rusaj uniformoj ja ne estis por frosta vetero idealaj, sed ili sufiĉus, se ruĝarmeanoj scius, kiel konduti dum ekstremaj frostoj. Kio estis precipe malfeliĉa, estis oliva koloro de tiuj ĉi uniformoj, kiu faris el la sovetaj soldatoj sur blanka neĝo idealajn celtabulojn. Aperis same problemoj kun armiloj, kiuj ne estis provitaj por subpolusaj kondiĉoj. Tiun ĉi fakton ankoraŭ malbonigis absoluta neprepariteco de la sovetaj soldatoj, kiuj ne antaŭsentis, kiel zorgi pri la armiloj en tiu ĉi vetero.

Plua bato por la rusaj agadoj estis la fakto, ke kun la alveno de la taĉmentoj de Siilasvuo aperis fenomeno, de kiu la ruĝarmeanoj estis ĝis nun savitaj - memstare agadanta snajpero. Finnaj snajperoj (ilia civila profesio estis plimulte ĉasisto) prezentis eliton en tutmonda mezurunuo (ĝis la jaro 2005 tenis sin en la unua deko de ŝtupetaro de la plej sukcesaj snajperoj de la historio du finnoj batalantaj dum la vintra milito). Ili sin movis tra vastejo mortigante plej prefere komandantojn aŭ ruĝajn komisarojn. Dum tiu ĉi situacio komenciĝis montriĝi gregeco de la rusaj soldatoj. Tio ne estis nur ilia kulpo: planojn de agadoj kutime konis sole komandanto de taĉmento, lia anstataŭanto (eble) kaj komisaro. Se ĉiuj falis, la soldatoj kutime ne kapablis daŭrigi kaj aŭ ili haltis atendante ordonojn aŭ daŭrigis rekte antaŭen, tiel longe kiel eblis, eventuale ili revenis reen. Ĉe finnoj male estis almenaŭ kun vulgara plano interkonatigita la tuta taĉmento (ĉe specialaj ataktaĉmentoj estis detale instruitaj ĉiuj viroj) kaj iliaj taĉmentoj daŭrigis en agado ankaŭ dum situacio, se ĉiuj oficiroj kaj suboficiroj falis. Aldona malfortaĵo de rusoj estis nula libereco de traktado - ili ĉiam direktis sin laŭ detalaj ordonoj kaj planoj, senrilate al tio, kiel sensencaj ili montriĝas.

La finna kontraŭatako[redakti | redakti fonton]

La 11-an de decembro tagmeze Siilasvuo komencis grandegan atakon trans lago Haukipera sude de la urbo. Pezcentro de la atako ne celis kontraŭ Suomussalmi, sed oriente de ĝi, direkte al terkolo inter lagoj Kuomas kaj Kuivas kaj al lago Kianta. La celo de tiu ĉi atako estis neniigi la rusajn taĉmentojn dislokigitajn en la spaco inter lagoj Kuivas, Kuomas kaj Kianta, trahaki la sudan provizigan vojon de la soveta 163-a divizio kondukanta sur la vojo el Raate kaj samtempe malebligi ties komunikon kun la 44-a divizio. Samtempe estis gvidataj rompigaj agadoj kontraŭ nordaj pozicioj de ruĝarmeanoj ĉirkaŭ lago Niskanselka.

Zelencev estis hororita. Ĝis nun li ne antaŭsentis, ke la malamiko estis tre plifortigita. Sed lia spasma klopodo plifortigi taĉmentojn en la endanĝerigita spaco malsukcesis pro malbona tempfiksigo kaj malgranda movebleco de la rusaj taĉmentoj. Barigo de la terkolo inter lagoj Kuomas kaj Kuivas estis renovigita jam la saman tagon kaj finnoj komencis likvidon de la rusaj taĉmentoj en la jam menciita laga triangulo. Estis la plej alta tempo, la 44-a divizio estis du tagoj da vojo de Suomussalmi. Finnoj sendis renkonte al ĝi kelke da esplortaĉmentoj, por ke ili orientiĝu kaj haltigu ĝian antaŭenpaŝon. La 13-an de decembro matene pereis lastaj signifaj defendpozicioj de la sovetoj inter lagoj oriente de Suomussalmi (krom la urbeto mem) kaj la regiono estis purigita de la sovetaj taĉmentoj spite al abruptaj kontraŭsturmoj de iliaj infanterianoj kaj tankaj formacioj. Samtempe la finnaj patroloj kaj ataktaĉmentoj komencis ataki kontraŭ la dua proviziga vojo de la 163-a divizio kondukanta sur la frostiĝinta surfaco de lago Kianta. Finnoj nun ankaŭ alpaŝis al sia ŝatata bataltaktiko, dum kiu primaraj celoj de la sturmoj kaj minĵetilaj atakoj estis migrantaj kuirejoj de la malamiko. Dum la situacio, kiam la temperaturo komencis nokte sinki al -30 °C, tio estis taktiko alte efika.

La liberigo de Suomussalmi kaj la neniigo de la 163-a infanteria divizio[redakti | redakti fonton]

Likvido de la 163-a divizio kaj forkuro de ties restoj el la regiono.

La finna atako kontraŭ Suomussalmi komenciĝas[redakti | redakti fonton]

Dum la 14-a ĝis la 16-a de decembro finnoj faris kelke da provoj ataki ĉefpoziciojn de la 163-a divizio en Suomussalmi kaj norde de ĝi, sed ili estis kun grandaj perdoj repuŝitaj. Siilasvuo tial decidiĝis prokrasti ĉefan atakon ĝis alŝovo de artilerio kaj pli granda nombro de minĵetiloj, sed li daŭrigis en rompado de la rusaj provizigaj vojoj kaj kelkaj partaj atakoj kontraŭ apartigaj postenoj. La 16-a memstara bataliono intertempe antaŭenpaŝis direkte al sudo, kio gvidis al senpardonaj bataloj sur la terkolo inter lagoj Ala kaj Kova, kiuj daŭris kun alternigaj sukcesoj ĝis la 20-a de decembro. Sur la terkolo ĉe lago Kuivas dume ŝanĝiĝis la situacio kaj pli prefere provaj kaj rompaj atakoj de sovetoj el la 14-a kaj la 15-a de decembro estis la 16-a kaj la 17-a de decembro alternigitaj per gravaj provoj je trarompo, dum la alia okazo ĝi estis subtenata ankaŭ de tankoj. Sed tiuj malsukcesis, parte tial, ke Siilasvuo prefere donis al ĉi tie lokigitaj taĉmentoj sian unuan kanonon, kiun li ricevis la 16-an de decembro, parte pro nekapablo de la 163-a divizio fari proprajn efikajn agadojn por subteni agadojn de la 44-a divizio. La situacio poste stabiliziĝis ĝis la nokto el la 19-a je la 20-a de decembro, kiam la finnaj ataktaĉmentoj komencis preventajn kaj malfruigajn atakojn kontraŭ la disigita formacio de la 44-a divizio.

La 20-an de decembro Siilasvuo komencis (fine disponanta per relevanta artileria subteno) agadojn celantajn al definitiva ĉirkaŭgo de Suomussalmi kaj la 24-an de decembro li preskaŭ finis ilin. Zelencev ekreagis per furiozaj batoj de ĉiuj liberaj taĉmentoj direkte al sudokcidento, por provi kuniĝi kun la 44-a divizio, dum kio li unuafoje ricevis karakterizan aeran subtenon. Jam estis klare al li, ke li estas en kaptomaŝo, kaj li intencis disbati ĝin, tiel longe kiel eblos. Plie li ekkomprenis, kiel granda estas la problemo kun provizado kaj ke la promesoj de liaj superuloj estas nerealigeblaj. Dum unu momento aspektis, kvazaŭ la finnaj pozicioj apartigantaj la rusajn diviziojn falos, sed fine oni sukcesis pluteni ilin, danke al la absoluta nekapableco de la elita 44-a divizio efike subteni la klopodadon de siaj kamaradoj. La 25-an de decembro Zelencev ripetis sian baton, sed la dumnokte plifortigitaj finnaj pozicioj rezistis. Samtempe komencis ekkreski al li problemoj en konekso kun finnaj atakoj el la nordo kaj kontraŭ la provizigaj vojoj. La 25-an kaj la 26-an de decembro ja ankoraŭ tra la norda vojo alvenis du provizigaj kolonoj, respektive tiuj, kiuj spite al ekstreme forta ŝirmo restis al ili, sed ili estis la lastaj. Sur la vojo el Raate dume daŭris bataloj sur istmo Kuivas-Kuomas. Finnoj ne sukcesis en siaj provoj ŝovi siajn poziciojn orienten, sed iliaj ataktaĉmentoj neniigis al la malamiko migrantan kuirejon, unu tankon kaj kelke da aŭtomobilojn. La elĉerpinta 44-a infanteria divizio jam evidente perdis kapablon kaj volon aktive batali kaj ĝi limigis sin nur por la defendo de sia kolono.

Ĉefatako[redakti | redakti fonton]

La despera Zelencev, kiu jam tute klare komprenis sian situacion, turniĝis al siaj superuloj kun peto je permeso trabati sin el la ĉirkaŭigo. Li argumentis, ke al liaj viroj damaĝas morto pro malsato kaj ke se li tuj estus ekmarŝinta tra la nordorienta direkto, finnoj ne kapablus haltigi lin. Li atentigis ankaŭ, ke Suomussalmi estas ĉimomente senvalora forbrulejo kaj ke kia ajn klopodo kaj antaŭenpaŝo okcidenten estas kondamnita al malsukceso. Sed Daŝiĉev kaj Ĉujkov lian peton rifuzis ordonante al li fortikiĝi en Suomussalmi, kiu estis defendota kiel antaŭpontejo por pli postaj agadoj kontraŭ la finna enlando. Tio estis memkompreneble sensencaĵo, sed Zelencev subiĝis. Estis promesita provizado tra aera vojo kaj baldaŭa helpo de la 44-a divizio. Singardema sondado de Vinogradov, kiu provis signi, ke liaj taĉmentoj sentas sin malbone kaj ne estante kapablaj plenumi la donitan taskon, estis tiom forte rifuzita, ke li laŭekstere konsentis kun la plano. Sed estas evidente, ke li bone konsciis ĝian sensencecon. Finnoj dume prepariĝis al fina fazo de la batalo je Suomussalmi. La vetero intertempe abrupte malboniĝis. La temperaturoj nokte kutime estis sinkantaj al -30 gradoj de Celsio kaj senĉese pli da sovetaj soldatoj en Suomussalmi suferis pro frostvundoj kaj malsato. La viroj de Zelencev komencis esti malfortiĝantaj kaj mortantaj.

La 27-an de decembro Siilasvuo komencis ĉefan atakon kontraŭ la pozicioj de Zelencev. La pezcentro estis Hulkoniemi sur okcidenta parto de perimetro. La rusoj malespere rezistis, sed ilia spasmaj kaj nekoordinitaj agadoj ne havis kontraŭ sistemaj batoj de la koncentriĝintaj finnaj fortoj ŝancon. La defenda perimetro estis en sia meza parto disbatita, la taĉmentoj en ties norda parto estis neniigitaj, dum el la suda ili estis alŝovitaj rekte ĝis Suomussalmi. Samtempe parto de la finnaj taĉmentoj transŝoviĝis al la nordokcidento, por ke ili ekbloku lastan sencohavan retiriĝvojon. Kaj en la nordo dume la batalgrupo de Kari disbatis sistemon de patroloj kaj la fortikigitajn punktojn kaj trahakis ĉefajn vojojn en tiom da lokoj, ke kia ajn ilia uzo fariĝis tute utopia. Zelencev ekkomprenis, ke tio estas fino, kaj kiam la malesperon de lia situacio substrekis la unua rando de aviadila provizado (por la tuta divizio ili sukcesis doni du sakojn de frostumitaj biskvitoj), li decidiĝis, ke li ne lasos morti siajn virojn en Suomussalmi kaj la 28-an de decembro antaŭtagmeze li ordonis je propra respondeco al siaj taĉmentoj en Suomussalmi trabati sin tra la nordorienta direkto. En la urbeto restis sole malgranda kvanto da viroj, al kiuj restis neenviinda tasko bremsi la aktivigon de finnoj, sed ili eltenis eĉ ne unu horon. Iliaj kamaradoj ja sukcesis trabati sin, sed la batalformacio sub atakoj de la finnaj snajperoj kaj ataktaĉmentoj baldaŭ komenciĝis disfali. Kelkaj viroj forĵetis la armilojn kaj blinde ili penege trairis tra la neĝo kaj neĝblovaĵoj tie, kie ili antaŭsentis la orienton.

Dum resto de la tago kaj la sekvantan tagon finnoj purigis la proksiman ĉirkaŭaĵon de Suomussalmi likvidante la rusajn fortikigitajn punktojn sur komunikaj vojoj situantaj norde kaj nordoriente de la urbo kaj atakante la retiriĝantajn kolonojn. La 29-an kaj la 30-an de decembro Siilasvuo komencis sisteman likvidon de la rusaj taĉmentoj dislokigitaj en direkto Palovaara–Juntusranta, dum la grupo de Kari likvidis la apartigajn rusajn taĉmentojn norde de Palovaara. La rezisto de la malamiko estis ĥaosa kaj ĝi finis kutime de ties forkuro. Zelencev malaperis (aŭ li krimis sinmortigon aŭ li aldonis sin al miloj da pluaj fuĝintoj, kiujn kaptis La blanka morto).

La 31-an de decembro estis la plimulto de agadoj kontraŭ la diserigita 163-a divizio finita. La finnaj taĉmentoj transŝoviĝis suden prepariĝante ekataki la 44-an divizion, kiuj jam ekde la 28-a de decembro suferis pro abruptaj atakoj de la 1-a bataliono Sissi, ĵus alveninta en la regionon. Post generalo Zelencev estis la vico je generalo Vinogradov.

La neniigo de la 44-a infanteria divizio[redakti | redakti fonton]

La fortoj de generalo Vinogradov konsistantaj el la elita 44-a "stalina", respektive "Blua" divizio, regimento de FLA kaj parto de la 21-a tanka brigado estis distiritaj en 50 kilometroj longa kolono inter vilaĝo Raate kaj istmo ĉe lago Kuivas kaj ĉiutage estis pli evidente, ke ili jam plu kapablos plene certigi nek la defendon de si mem kaj ke ili ne havas ŝancon plenvaloran finnan atakon supervivi. Vinogradov provis atentigi la komandantaron pri sia situacio kaj despere li petis ilin je ordono retiriĝi, sed tion li ne ricevis. Ĉujkov kaj Daŝiĉev limigis sin prefere al neformalaj instrukcioj, kiuj moviĝis de postuloj elteni kaj prepari atakon kontraŭ Suomussalmi ĝis tute privataj signoj, ke se li donos ordonon al retiriĝo, ili plej verŝajne ne lasos lin ekzekuti. Vinogradov, kiu ne emis transpreni respondecon je si kaj fini antaŭ milita juĝo, decidiĝis persisti, tiel longe ke li ne ricevos ordonon por retiriĝi aŭ novajn fortojn.

La 1-an de januaro 1940 posttagmeze la finnaj taĉmentoj komencis transŝovon al elirpozicioj de la ĉefa atako kontraŭ la 44-a divizio. Ili eluzis por siaj transŝovoj la frostiĝintajn surfacojn de lagoj troviĝantaj sude de la vojo el Raate kaj ili koncentriĝis en kvar batgrupojn, el kiuj la plej okcidenta troviĝis en enlando de frunta grupiĝo de la 44-a divizio ĉe lago Kuomas kaj la plej orienta vilaĝo Raate proksime de soveta-finna ŝtatlimo. La atako estis komencita la 2-an de januaro kaj malgraŭ tio, ke tio ne estis simpla, ĝi dishakis la rusan kolonon en kvin partojn. La malesperaj provoj de rusaj taĉmentoj rekunigi ilin, malsukcesis. La hororita Vinogradov despere petis por helpo aŭ eksplicitan permeson por trabati sin reen, sed Ĉujkov kaj Daŝiĉev eĉ ne ĝenis sin reagi al liaj petoj. Oficiroj de la 44-a divizio petis sian komandanton, ke li mem donu ordonon por retiriĝi aŭ ke li almenaŭ permesu al ili trabati sin je propra risko, sed Vinogradov rifuzis tion estante decidiĝinta atendi la decidojn de supre. Dum la finnaj taĉmentoj sisteme prihakis la unuopajn enklavojn, ili disbatis ilin mortigante ties defendantojn. Perforte rekrutigitaj membroj de FLA komencis amase dizerti mortigante siajn politikajn komisarojn. Poste ili provis aŭ fuĝi hejmen aŭ ili elserĉis finnojn, al kiuj ili kapitulacis donante al ili informojn pro interŝanĝo je espero, ke ili ricevos en Finnlando rifuĝejon. La temperaturoj nokte senĉese plu tenis sin ĉe -30 gradoj de Celsio kaj la rusaj soldatoj, perdintaj dum la bataloj la 2-an de januaro la lastan migrantajn kuirejojn, estis mortantaj pro malsato kaj pro submalvarmigo. Al kelkaj komencis esti finantaj kartoĉoj. Malgraŭ tio eblas ĝenerale diri, ke ankoraŭ la 5-an de januaro la taĉmentoj de la 44-a divizio furioze rezistis en plimulto de la signifaj fortikigitaj postenoj. Nur la 5-an de januaro vespere la 44-a divizio estis ĉirkaŭigita tiom firme, ke eblis diri, ke kaptomaŝo estas tute fermita.

La 6-an de januaro la situacio estis tiom malespera, ke Vinogradov decidiĝis agi kaj mallongtempe post la tagmezo li komencis furiozan provon trabati sin almenaŭ el la enklavoj de la orienta parto, sed li estis repuŝita. Antaŭvespere li do donis ordonon "ĉiu mem por si". Savis sin nur iom inter 3.000-5.000 viroj. Plimulto de tiuj, kiuj trairis reen sur la teritorion de Sovetunio, tien venis sen armiloj kaj sole pro pardono de finnoj, kiuj aŭ pro kunsento aŭ pro ŝparado de kartoĉoj ne pafis kontraŭ "pro malsato kaj malvarmego frenezaj estaĵoj, en kiuj jam restis neniom homa", kiel pli poste ili priskribis la fuĝantan malamikon.

La 8-an de januaro estis likvidita la lasta fokusejo de la rezisto kaj la 44-a divizio ĉesis ekzisti. Generalo Vinogradov, kiu savis sin sur unu de malmulte da tankoj eskapintaj el la ĉirkaŭigo, staris mallongtempe post tio antaŭ milita juĝo, li estis kondamnita pro perfido kaj malkuraĝeco kaj estis ekzekutita. Sed same bone havus pretendon por ekzekuto kia ajn plua el grupo Daŝiĉev, Ĉujkov, Mereckov, VoroŝilovStalin, ĉiuj havis en la katastrofo minimume saman partoprenon.

Taksado de la batalo[redakti | redakti fonton]

La eriga venko de finnoj ĉe Suomussalmi havis longtuŝantajn falojn. Estis ĉi tie neniigita forta grupiĝo de la malamiko kaj ĉasakiraĵo ĉi tie akirita estis pli granda, ol la plenaj eksterlandaj liveroj de armiloj kaj surtera tekniko. La regiono de Suomussalmi estis "forviŝita" el armeaj mapoj, ĉar Ruĝa Armeo dum resto de la milito faris nenian pli grandan agadon, kio ebligis transŝovi principan parton de la taĉmentoj suden en regionon Kuhmo, Kollaa kaj al Karela istmo. Kaj en nelasta vico ĝi absolute ridindigis Ruĝan Armeon kaj tute disbatis ĝiajn planojn por rapida konkero de Finnlando en stilo de fulmomilito.

En alia flanko tiu ĉi kaj pluaj erigaj malvenkoj en glacia dezerto gvidis al alitakso de kelkaj rusaj batalaj doktrinoj, do kiam Tria regno komencis operacon Barbaroso, Ruĝa Armeo estis multe pli bone preparita ol Wehrmacht por bataloj en kruelaj vintraj kondiĉoj, kio tre montriĝis precipe en neatendite kruela vintro 1941/1942.

La batalo ankaŭ kompreneble alportis personajn sekvojn ambaŭflanke. Tre negativan falon ĝi havis je kariero de talenta komandanto de la 9-a armeo generalo Ĉujkov, kiu estis por longa tempo forlokigita en diplomatiajn servojn kaj tre malfacile li persvadis siajn superulojn, ke ili donu al li novan ŝancon (li ricevis ĝin en la jaro 1942). Kiam pli poste jam kiel marŝalo de Sovetunio kaj heroo de batalo ĉe Stalingrado li verkis siajn memuarojn, li atente evitis al sia agado en Finnlando. Kontraŭe al tio kolonelo Hjalmar Siilasvuo estis pro sia venko aprezita per rango de generalmajoro. Ankaŭ lia faro dum la batalo ĉe Suomussalmi havas karakterizan kvocienton en tio, ke li estas ofte markata kiel la plej bona el la finnaj kampaj komandantoj de la Dua Mondmilito.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interretaj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Engle, Eloise; Paananen, Lauri: Vintra milito: Atako de Sovetunio kontraŭ Finnlando, Jota 1996, ISBN 80-85617-73-0
  • Czarnotta, Zygmunt; Moszumanski, Zbigniev: Vintra milito, Altair, Warszawa 1994, ISBN 83-86217-03-0 (pollingve)

Pluaj referencoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.