Politika komisaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Politika komisaro (ankaŭ politruko – rusa mallongigo estiĝinta el origina nomo политический руководительpolitiĉeskij rukovoditjelj) estis vickomandanto de formacio (aŭ taĉmento) por politika laboro. Tio estis oficiro (devene kutime nesoldato), kiu kontrolis la komandantojn kaj la tutan lian taĉmenton. La origina senco de tiu ĉi funkcio estis inspekto super la eksaj caraj generaloj akceptitaj en Ruĝan Armeon, plena subigo de tiu ĉi armeo al partia kontrolo kaj retenado de alta nivelo de apartenanta ideologia konscio inter la soldatoj. Tiu ĉi celo restis neŝanĝita dum la tuta tempo de ties ekzistado.

La politikaj komisaroj havis precipe de komence de sia ekzistado pli karakterizan rolon, ol la komandantoj mem, kiujn ili kontrolis. Ili rajtis nuligi kian ajn ordonon de la komandanto de taĉmento, eventuale pafmortigi lin, se ili venus al opinio, ke li perfidis aŭ ke li ne batalas kun sufiĉa entuziasmo. Ofte tio estis ĝuste la politikaj komisaroj, kiu vere komandis al la taĉmento kaj ĉar temis kutime pri la politike konsciaj, sed laŭ armea flanko pri tute nespertaj (kaj ofte eĉ absolute malkapablaj) unuopuloj, tiu ĉi fakto havis en ĝenerala nivelo tre negativan influon al batalpreteco kaj plenumoj de la taĉmentoj. Tio estis evidenta jam dum Rusia enlanda milito kaj Rusa-pola milito, sed ĉi tie tio estis ankoraŭ preterrigardata.

Sed dum Hispana Enlanda Milito kaj precipe dum Vintra milito kaj Granda patriota milito jam la malkonstrua influo de la politikaj komisaroj en gvidado de bataloperacoj estis tiom evidenta, ke Stalin decidis pri ties radikala limigo. La funkcio ekzistis post la jaro 1945 eĉ en la t.n. popolaj demokratioj (sovetigitaj ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo) kaj en Ĉinio. En Rusio kaj la orienta Eŭropo la funkcio formale pereis post la jaro 1989.