Ŝtatŝuldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝtatŝuldo estas, sur la kampo de la ŝtataj financoj, la tuto de la pruntoj de la Ŝtato, de la publikaj komunumoj kaj la organizaĵoj, kiuj dependas de ili (iuj ŝtataj entreprenoj, la organizaĵoj de sociala sekureco, ktp.).

Mapo de la ŝtatŝuldo de la landoj en la mondo en % de la MEP en 2011
Mapo de la ŝtatŝuldo de la landoj en la mondo en % de la MEP en 2010
Vidu ankaŭ : Listo de la landoj laŭ ŝtatŝuldo.

La ŝtata deficito aperas kiam la enspezoj (precipe la impostaj) malsuperas la elspezojn (precipe la buĝetajn) de la publikaj administracioj. Tiu diferecno inter la elspezoj kaj enspezoj kalkuliĝas laŭlonge de leĝa periodo, kutime la kalendara jaro. La ŝtatŝuldo kreskas ĉiufoje kiam publika deficito estas financata per deprunto. La ŝtatŝuldo estas do la akumuliĝo de la financbezonoj de la sinsekvaj periodoj de tiuj administracioj.

La plej ofta formo de ŝuldo estas la ŝtataj depruntoj. La kapableco repagi la depruntojn faritajn por la ŝtatŝuldo de la ŝtatoj kaj de la publikaj kolektivumoj estas taksata de la financnotaj agentejoj. La malplej fidindaj landoj, laŭ la financaj merkatoj kaj la notaj agentejoj, povas sin turni al la komercaj bankoj aŭ al internaciaj institucioj (Monda banko, Internacia monunua fonduso, regionaj bankoj por evoluigo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]