György Némethy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Némethy
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de aprilo 1826(nun 1826-04-24)
en Hungario Divény (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 8-an de decembro 1901
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teatra produktoro • kantistoaktoro
vdr

György Némethy [djordj nEmeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Némethy György estis hungara aktoro, operetkantisto.

György Némethy[1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1826 en Divény (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Divín en Slovakio), li mortis la 8-an de decembro 1901 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Némethy debutis sur scenejo en 1842. Ekde tiam li estis konata migra aktoro ekzemple en 1843 en Kecskemét, Pozono kaj Győr, inter 1845–1846 en Nagyvárad. Dum la hungara revolucio de 1848 li batalis en armeo de Józef Bem. Post fiasko de la revolucio en 1849 li havis rolojn en Kolozsvár, en 1852 li aliĝis al teatra kompanio de Endre Latabár (1811 - 1873), inter 18551866 li estis membro (ofte ĉefrolanto) de Nacia Teatro (Pest), pli poste li estis denove migra aktoro province. Li apartenis ekzemple al teatra kompanio de Gerő Aradi kaj Andor Sztupa, krome li estis ankaŭ teatrestro en la jaroj 1873 kaj 1874, sed tio fiaskis. Inter 1881-1898 li estis biletisto en Nacia Teatro, poste li pensiuliĝis. Li edziĝis en 1859.

Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A kántor és molnár leánya (teatraĵo, 1857)
  • Vén darázs (komedio, 1859)
  • A víg czimborák (opereto, 1863)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]