József Tamássy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Tamássy
József Tamássy ĉirkaŭ 1875
József Tamássy ĉirkaŭ 1875
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1837 (1837-03-13)
en Veszprém
Morto 8-an de septembro 1892 (1892-09-08) (55-jaraĝa)
en Újpest
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktorokantisto • reĝisoro
vdr

József Tamássy [jOĵef tamAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tamássy József estis hungara aktoro, kantisto (baritono). Lia nobela antaŭnomo estis izsapi [iĵapi].

József Tamássy[1][2] naskiĝis la 13-an de marto 1837 en Veszprém (urbo), li mortis la 8-an de septembro 1892 en Újpest.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Tamássy provis plurajn metiojn, fine li estis migra aktoro en 1856 en Marcali en teatra trupo de Károly Szuper. En la sekvaj jaroj li estis videbla-aŭdebla ekzemple en trupoj de Elek Hidassi (1859–1860), Imre Szigeti (1860–1862), György Molnár (1863), Endre Latabár (1811 - 1873) (1864), István Bényei (1866). Inter 18691876 li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto), inter 1876–1892 de Népszínház, sed inter 1881–1883 li denove ludis province. Ekde 1871 lia konstanta aktorpartnero estis Lujza Blaha. En 1887 li abrupte paraliziĝis kaj neniam li resaniĝis. Tamássy rolis plej ofte en popolaj teatraĵoj, kiuj estis popularaj verkoj kun kantoj.

Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]